PLI OL KVINDEK

6a pagho   kovrilo   8a pagho
MIDI

Venu, karaj, al fontoj klaraj

Rim.: En Pli ol kvindek
mankas la ripet-indiko, kiun
tamen necesigas la melodio.
||: Venu, karaj,
  al fontoj klaraj,
  nin logas la somero.
:||
||: Nun ni kongresu,
  zorgojn forgesu
  sur la Svisa tero.
:||

||: Sonu kanto
  al Esperanto
  por ĉiujn nun saluti.
:||
||: Estus ja honto
  sur lingva ponto
  stari kaj nur muti.
:||

||: Temp' unika
  por rond' amika
  - jen plenumiĝas revoj.
:||
||: Kanti, diskuti,
  ne tro balbuti
  estu gajaj devoj.
:||

||: Mem elektu,
  la manojn plektu
  por formi belan rondon,
:||
||: danci, liuti,
  salti aŭ fluti,
  trovi la respondon.
:||

||: Plani, studi,
  kaj ne nur ludi -
  ni tre bezonas salton!
:||
||: Junaj kaj aĝaj
  estu kuraĝaj;
  ni do celu alton!
:||

  Muziko: "Kommt, ihr Gspielen" Melchior Franck
           (1580-1639)
  Vortoj: ABh por la 40-a KELI-kongreso 1990 en Le
  Louverain apud La Chaux-de-Fonds (en postaj jaroj,
  "svisa" en la unua strofo cedis lokon al sveda,
  pola, franca, litova, hungara
..)
  <Tero kaj Ĉielo Kantu 161>

Sesa PaĝoEnhavlistoOka Paĝo

Hosted by www.Geocities.ws

1