PLI OL KVINDEK

5a pagho   kovrilo   7a pagho

Omaĝe al la Majstro

      Al la estro de la muzika maratono de Kirchheim,
      Eklezia Muzika Direktoro Ernst Leuze,
      individua membro de UEA

Virtembergo nun preparas,
eĉ se ĝi ĉe l' vosto staras,
kanto-libron regionan;
por ĝin sproni, maratonan
kuron kantan Kirchheim kuris,
voĉis, flutis kaj tamburis,
psalmis, kantis kaj muzikis,
kaj la tuto ja efikis:
Post la festo de tri tagoj,
nin ĝojigis la reagoj
en gazetoj, televido,
(sekvu nun sinod-decido!).
Jes, sendube en la mensoj
restas multaj bonaj pensoj;
ja neniel monotona
estis festo maratona.

Nun alvenis kuriero:
varma longa dank-letero
kun salutoj plen-nuancaj,
memorigaj, ĝoj-bilancaj.
Ne nur iel, ĝenerale,
sed kun nomoj, tre detale,
Li kortuŝe, plene dankas.
Unu nomo tamen mankas:
li ĝin certe ne forgesis,
tamen pro kutim' necesis:
Sian propran rolon laŭdi
kaj do al si mem aplaŭdi
ja ne ŝajnas tute taŭge.
Tia voĉo sonu raŭke.

Sin li do ellasis mem,
tial sekvu ĉi poem'
kun nur unu sola celo:
ke ekbrilu nun en helo
fulma, klara, senkompara
tiu nomo plej elstara,
kiu homojn ja instigis
kaj al la ideo ligis,
kiu firme kun elano
zorgis, pensis, ĝis el plano
seka, sobra, skema, peca,
floris arta verk' tuteca:

VI,   ANIMO   DE   LA   FESTO ,
VIVU ,   VIVU ,   HO   ERNESTO !

                    ABh 25 okt 1994
(prepare al nova himnaro de la Virtemberga Eklezio,
KMD Ernst Leuze prezentis ĉiujn 141 numerojn
aperontajn en la regiona parto de tiu libro, en
sinsekvaj koncertoj de tri tagoj de mateno ĝis
vespero - "himnara maratono". Poste li sendis dankan
leteron al ĉiuj kunlaborintoj, detale kaj kun nomoj
menciante ĉies parton, kompreneble sen la propra)


Kvina PaĝoEnhavlistoSepa Paĝo

Hosted by www.Geocities.ws

1