PRI LA NECESO PAROLI ESPERANTON

(ikse, oke, en esperant' )


Vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed esperante; vi eble miros, ke �ar ni havas nun kongreson de samideanoj de saregnanoj kaj �iuj, a� almena� preska� �iuj �iaj partoprenantoj komprenas tre bone la saman lingvon, estas multe pli nature paroli al ili en tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj ka�zoj, pro kiuj mi elektis por mia parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.

Niaj kongresoj, ne sole la universalaj , sed anka� la naciaj, havas anta� �io signifo instruan kaj edukan. Esperantistoj, dis�etitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli a� malpli granda amaso, por a�di nian lingvon, por kontroli, �u ili�uste ellernis la lingvon, �u ili bone �in komprenas, por kompari sian propran manieron de parolado kun la parolmaniero de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili poste revenas hejmen, ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas modelon de bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme. Tiamaniere la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj dank' al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte egale ne sole en la plej malproksimaj anguloj de �iu aparta regno, sed en �iuj plej malsamaj lokj de la tuta tera globo. Jam nun, kiam oni a�das bonan kaj spertan esperantan oratoron, oni neniel povas diveni, al kiu nacio a� lando li partenas. La plena a�tonomia vivo de nia lingvo, kun �ia absolute propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, �iam pli kaj pli fotiki�as tiamaniere, kvaza� �iuj esperantistoj de la mondo lo�us kune sur unu malgranda peco da tero.

Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, �u efektive per Esperanto oni povas tute bone interkompreni�i. E� interne de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kura�as paroli esperant, oni balbutas , oni preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekura�eco de la parolado aperas anka� nekura�eco de propagando, �ar le esperantistoj-balbutantoj malgra�vole ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto estas afero pli teoria ol praktika. Sed kiam la balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon a�di bonajn kaj spertajn esperantistaj oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj okuloj konvinki�as, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entusiasmi�as, li vidas, ke li laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas hejmen kun nova kura�o kaj energio. Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed anka� la lokaj tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve anka� antuziasmajn batalantojn por nia afero. Tio estas la �efaj motivoj, ro kiuj ni en �iuj niaj kongresoj, ne sole en la universalaj, sed anka� en la naciaj a� regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed anka� per Esperanto.

L.L. Zamenhof (L.L. Zamenhof, Originala verkaro, cit., p. 401-2)


Reen al pa�' pri l' gramatik' de Esperant'.
Hosted by www.Geocities.ws

1