Artikolo publikita en revuo "Brazila Esperantisto" N 314 Februaro 2001, p.24-35, en versio iomete malpli kompleta ol tiu originala.

ALBERTO SANTOS DUMONT II/II

Jozefo J. Lunazzi           lunazzi @ scientist.com    http://geocities.com/lunazzi

Fiziko estas scienco kiu studas materiajn kaj energiajn faktojn per eksperimentoj el kiu oni povas dedukti la rezulton de faktoj okazontaj laux similaj kondicxoj.  La rezulto de la analizo de la eksperimentoj estas dokumentoj (sciencaj artikoloj) kaj se la artikolo estas bone verkita oni cxiam povos refari la eksperimentojn laux tute similaj kondicxoj, kio estas gravega ebleco. La kronologio de la eksperimentoj interesas malmulte, nur en la fako “historio de fiziko”. La homa partopreno en la eksperimento okazas nur per kontrolado kaj mezurado, kiun oni konsideras sendependa de la specifa homo kiu faras gxin.

Historio, estante scienco kiu studas kronologie  la pasintajn eventojn de la homaro kaj la sociajn faktojn, havas similajn sciencajn traktojn, sed havas la grandan malfacilon ne povi refari la eventojn, devas uzi nur la dokumentojn. Kaj la dokumentoj povas soferi la influon de la specifa homo kiu faris gxin. Ambaux sciencoj kredas je la ekzisto de unu nura fakto, unu nura vero, sed en la jxus pasinta okcidenta jarcento oni devis agnoski, por solvi logikajn problemojn, ke la vero de fiziko estas proksimebla sed neniam prefekte atingebla. Ne pro manko de la fizikistoj, sed pro fundamentaj kialoj.

Kiel fizikisto kiu ludas kiel historiisto mi certe povas erari, sed kiel ordinara homo kiu volas scii pri historio kaj perceptas la malfacilon akiri dokumentojn mi verkas tiun artikolon kredante povi helpi aliajn homojn (ne historiistojn) per informoj kiujn mi posedas. Se oni devas honeste jugxi kverelon oni unue auskultas unu interesitan parton, poste la kontrauxan parton, poste aliajn atestantojn kaj ankaux respondeculojn pri la afero, kaj finfine klopodas atingi la deziritan veron. Ju pli oni dauxras fari la jugxan laboron, des pli oni perdas la kapablon ricevi senperajn informojn de atestantoj kiuj travivis la aferon. Ju pli da interesoj dependas de la rezulto de la laboro, des pli da malvero povas atingi la atestojn.
Mi povas en tiu fina artikolo (pro tio nomata II/II) nur transdoni informojn pri atestoj el la apogantoj pri Santos Dumont , akiritaj per dokumentoj verkitaj de ili mem, sen kompletigi la taskon jugxi, ecx se mia opinio estas nur bazita sur fido al tiuj dokumentoj.

Surprizis min, ke mi ne povis acxeti aux trovi en biblioteko en mia urbo (Campinas-SP-BR) la libron verkita de Santos Dumont, nacia heroo, pri lia farado de aviadiloj “O que eu vi, O que nós veremos” (“Kion mi vidis, Kion ni vidos”).  La libro estis eldonita en la jaro 1918 kaj neniam reeldonita, ekscepte de iu nekonata reeldono de 1986. Finfine mi trovis gxin en speciala biblioteko pri raraj titoloj, legis gxin (sxajnas ke mi elkovris subskribon de la auxtoro sur la ekzemplero) kaj cerbumis kiel havi kopion por montri al aliuloj. Pro la gxenerala manko de tiu libro mi ne menciis gxiajn detalojn en mia antauxa artikolo.
La biblioteko malpermesas la elektrostatikan fotkopiadon pro la detrua influo de subviola radiado.
Oni permesas la bitigadon cxar la lumo de bitigmasxinoj ne kunportas tiun radiadon, sed ne estis tia aparato por fari la kopiadon. Finfine mi solvis la problemon kaj povas raporti al vi por ke vi konstatu la unuan teknikan mencion kiun li faras al lia unua aviadilo nomata 14 bis: 10 m longa, 12 m largxa, 80 kvadrataj metroj surfaca kaj kunportante 24 HP motoron. Li diras la unua flugo esti nur 60 metrojn longa kaj pro tio ke kelkaj konsideris gxin kiel nura salto. Tial li faris la 23a de oktobro 1906 antaux scienca komitato kaj granda kvanto da publiko flugon longan je 250 metroj.

Li asertas ke cxiu jxurnalo de la mondo, ecx usona, rekonis tion kiel pruvo ke masxino pli peza (pri peza li certe signifas densa) ol la aero povis levigxi kaj resti en la aero. Li mencias ankaux flugojn okazintajn dum la sekva jaro (1907) fare de Farman kaj de Bleriot, kaj ke nur du jarojn poste la mondo sciis pri flugo de Wright. Li skribis “Kion dirus Edison, Graham Bell aux Marconi se, prezentita publike la elektra lampo, la telefono aux la sendrata telegrafio, alia inventisto aperus montrante plej bonan aparaton dirante ke konstruis gxin unue?
Vi jam povas konstati, kara leganto, pri malkongruo de la informoj dokumentitaj de Santos Dumont al la informoj plej oftaj de enciklopedioj. Kune kun la kontrauxdiro inter enciklopedioj la afero farigxas pli interesa, cxu ne? La libro havas plurajn interesajn rakontajxojn, kiel interesa estis la vivo de nia heroo, kaj oni ecx havas agrablan romanon bazita sur lia vivo.

Sed tiu artikolo ne temas pri anekdotoj, plej gravajn menciojn ni trovas ankoraux en libro fare de Henrique Dumont Villares, atestanto pri la vivo de lia onklo. En “Quem deu asas ao homem” (“Kiu donis flugilojn al la homaro”) li mencias pri C. Ader kiu estis subvenciita de la sxtato, perdis tiun subvencion post la fina eksperimento, kaj neniam refaris la aparaton.
Li skribis ankaux pri Wright al kiuj nur post multe da jaroj oni agnoskis en Usono la inventadon de la aviadilo, sur baze de ilia propra skribado en privata taglibro. Gxi mencias pri ili ankaux la jenon: en 1904 ili petis patenton por aparato sen motoro, stranga fakto por kiu jam estus fluginta per motora aparato.

En 1905 ili petis apogon de la usona ministerio pri milito, kies nea respondo postulis la pruvon ke aparato povus flugi horizontale kaj kunportante gvidiston.

En 1906 ili klopodis vendi flugaparaton en Francio, sen sukcese. En la sama jaro ili petis informojn kaj desegnajxojn de la aparato de Dumont, kaj ne diris, ke ili jam havas aparaton, kiu flugis.

En 1908 ili finfine montris la aparaton en Euxropo, uzante mekanikan eksteran aparaton por ekflugigi gxin.

Alia indiko pri la nepraveco de la historio fare de Wright estes ke, se ili volis monon, neniam partoprenis konkursojn kiuj donis ravajn premiojn por flugmasxinoj: okazis en 1904 en ekspozicio cxe Saint Louis, Usono, proksime de Dayton, kie estis la fratoj Wright, konkurso kun grava premio, kiu ne postulis la cedon de rajtoj pri la eksposiciata fluganta venkinta aparato.

Mi bezonis tiun artikolon por klarigi la mian antauxan, cxar gxi estigis polemikon. Vi scias nun la fundamentojn de mia opinio, povas esti ke la kono de pli bonaj dokumentoj sxangxos gxin. Mi dankos al tiu, kiu aldonus informojn.

La intereso pri la temo okazis en la komenco de la jaro 2000 en nia Kultura Centro de Esperanto, kiam ni klopodis kunigi la fakton ke la Brazila Kongreso de Esperanto okazos en Petropolis, urbo kie Santos Dumont logxis kaj kie estas muzeo pri li, kaj ke li ankaux studis en nia urbo la mezgrada lernejo. Dum la kongreso ni povis viziti la muzeon, antauxa somera domo de Santos Dumont, kaj percepti en tiu konstruajxo la genian uzadon de la interna spaco kaj la intereso pri paco de nia heroo. Oni diris al ni tie kial li subskribis lian familian nomon laux propra maniero  Santos=Dumont  anstataux ol la tradicia Santos-Dumont: estis por aserti ke la brazila parto de lia familia origino havis egalan gravecon ol la franca parto.
 
Subskribo de Santos Dumont sur libro, posedajxo de la Sxtata Universitato de Campinas, San Pauxlo, Brazilo.

La afero estis utila ankaux por mia kompreno pri la graveco de dokumentoj , gxia valoro, auxtentikigado kaj konservado. Bibliotekisto diris al mi, ke ne estas granda vivodauxro por la paperaj dokumentoj de la 19a-20a okcidenta jarcento cxar oni faris la paperon pli acida ol antauxe. Mi profitis por averti pri problemoj ekzistantaj en la nuna akceptita kopimaniero, la mikrofilmo, kaj aserti mian fidon pri proksima anstatauxo de gxi por plej dauxra maniero: senpera luma (lasera) kopiado al metalaj surfacoj.
La problemo kunigxas ankaux al la akiro kaj disvastigado de informoj per interreto: informoj estas facile akireblaj kaj kopieblaj, sed ne farigxas dokumentoj pro manko de materiaj pruvoj aux eventualaj atestantoj pri gxi.
Malgraux legxo kiu ege malfaciligas la disvastigadon de la homara kono, la menciita libro de Santos Dumont aperas kiel fotkopioj bitigitaj laux minimuma kvalito en TTT-pagxo depost pasintjara Auxgusto. Suficxas sercxi pri “O que eu vi, O que nos veremos” por trovi gxin.
Unu el la nunaj adresoj estas: http://geocities.com/lunazzi/SantosDumont/SantosDumont.htm

En novembro de 2000 oni finfine reeldonis la libron! Mi esperas ke multe da homoj legos gxin kaj, aliflanke, ke la temo dauxru kaj estu ecx pli disvastigata de la esperanta movado, ankaux en Nordameriko kaj cxefe en Usono, kie malpli facila sxajnas esti la atingo de la ne oficiala vidpunkto.

La nura libro pri Dumont en esperanto estas ankaux senpaga kaj trovebla en interreto per www.esperanto.cc  ene de “Projekto Kelter”.

Referencoj:
“Alberto Santos Dumont”, J.J. Lunazzi, Brazila Esperantisto No 310 p.7 Marto 2000
“La unuaj aviadistoj”, G. Ledon, Brazila Esperantisto No 310 p.9 Marto 2000
“O que eu vi, o que nós veremos”, A.Santos Dumont, ed. Typographia Piratininga, 1918.
“O que eu vi, o que nós veremos”, A.Santos Dumont, ed. Fundação Projeto Rondon 1986.
“Quem deu asas ao homem”, H. Dumont Villares, ed. Instituto Nacional do Livro, 1957.
“O brasileiro voador”, M. Souza, ed. Marco Zero 1986 (elcxerpita).
Legxo 9610, art. 41 pri eldonaj kaj auxtoraj rajtoj, postulas gxian validon gxis 70 jaroj post la morto de la auxtoro.
“O que eu vi, o que nós veremos”, A.Santos Dumont, ed. Hedra, 2000.
“Santos Dumont - La Aerpioniro”, A. Brigole, 19945



 
Hosted by www.Geocities.ws

1