Mefito havas gravan novaĵon

Laŝucida humura rakonto

Rakontita de Walter WILLIAMS en skaĝeta laŝucido en 1982
Angligita de Vi HILBERT, 1985, en Haboo: Native American Stories from Puget Sound
Esperanta versio de ROS' Haruo


Mefito havas gravan novaĵon

Tio okazis dum la sezono de spirita dancado, kaj ĉiuj kunvenis tie en unu el la longaj domoj. Ili kunvenis tie. La homoj estis konversantaj tie.

Iu envenis. La homoj sin turnis kaj vidis, ke jen estas Mefito. Li sidiĝis en silento.

La homoj ekparolis al li. Ili demandis pri lia silento. "Kio ĝenas vin, Mefito? Kial vi ne diras al ni vian novaĵon?"

Mefito respondis fieraĉe, "Mi havas gravan novaĵon. Mi ne povas riski la eventualaĵon, ke iu aŭskultante ekster la longa domo subaŭdos min. Mi ne povos paroli, ĝis vi ŝtopos ĉiujn fendojn en la muro por ke neniu aŭdu min de ekstere.

Unu homo ekparolis kaj konsilis la homojn, dirante, ke ili eliru kaj trovu muskon por ŝtopi la fendojn en la konstruaĵo. Post nelonge ili estis ŝtopintaj ĉiujn fendojn per tiu musko.

La homoj sin turnis atendeme al Mefito. Kio povas esti la grava informo, kiun Mefito havas?! Ili turnis sin fronte al Mefito por aŭskulti lian rakonton.

Dum ili staris tie atendante, Mefito turnis sin malfronte al ili, levis sian voston, kaj pku'u'! Mefito mortigis ilin ĉiujn.

Jen la fino de la rakonto.


Ĉi tiu teksto estas parto de la unua numero de Du (verdaj) Klaftoj, kies ĉefpaĝo situas ĉe tiu ĉi paĝo
Laŝucido (angle "Lushootseed" aŭ "Puget Sound Salish"; laŝucide "dwwleSucid") estas la indiĝena lingvo de Puĝetio, regiono en la usona ŝtato Vaŝintonio. La skaĝeta (angle "Skagit", laŝucide "sqajet") estas la plej norda dialekto de la lingvo. (Supren)
Hosted by www.Geocities.ws

1