© ((c)) 1998 Eldonejo Cigneto
Retmesaĝu la redaktoron

Du (verdaj) Klaftoj

Du (verdaj) Klaftoj
estas trionjara retrevuo pri Usona literaturo
Redaktoro : Liland Brajant Ros' - FD de UEA pri Usona Literaturo
Ĉefurlo de la revuo : http://www.scn.org/~lilandbr/dvk.html
Jen la unua numero de Du (verdaj) Klaftoj


Limdato por la dua numero: fino de junio 1998
La dua numero ekaperos en julio (celdato 1998.07.20)

Enhavo

Pri © ((c)) Kopirajtoj
Kio estos Du (verdaj) Klaftoj?
Kiu estis "Usona"? Kio estas "literaturo"? Kia estu «Usona antologio»?
Mefito havas gravan novaĵon (humura indiĝena rakonteto)
La mopso de lia onklo (groteskaĵo de R. M. Chase)
La 'Gioj (satiro de Herman MELVILLE)
i(f (poemo de e.e.cummings)
Promeni la glacion (fantasto de Mildred Downey BROXON)
Kial "Du (verdaj) Klaftoj"? Kion signifas tio?

Kio estos Du (verdaj) Klaftoj?

Se vi tradukas Usonajn verkojn en Esperanton, aŭ se vi estas Usonano verkanta originale en Esperanto, aŭ se vin interesas iu parto de tiu tereno, aŭ se vi scias pri legindaj E-us-aĵoj, kiujn ni maltrafis, partoprenu la laboron. Sendu informojn aŭ materialojn al la redaktoro ĉe [email protected]. Dankon.

Kiu estis "Usona"? Kio estas "literaturo"?
Kia estu «Usona antologio»?

La redakcio de Du (verdaj) Klaftoj difinas "Usonan literaturon" iom vastasence. Por ni ĝi ampleksas literaturon produktitan en iu ajn lingvo sur la nuna Usona teritorio (eĉ se la loko tiam apartenis al indiĝena nacio, aŭ al Rusio, Hispanio, Meksikio, Francio aŭ alia lando), aŭ en aliaj lokoj fare de loĝintoj aŭ civitanoj de Usono.

Ĝi ampleksas poezion, prozan fikcion, la eseon, teatraĵojn (inkluzive de kinaj kaj televidaj verkoj legeblaj), oratoraĵojn, kantojn, taglibrojn, komiksojn, leterojn, ĵurnalismaĵojn kma. Ĝi povas etendiĝi eĉ al verkoj de neusonanoj pri usonaj aŭ usonliteraturaj temoj (ekz-e iuj verkoj de Dickens kaj D H Lawrence). Ĝi inkluzivas ankaŭ la parolajn praverkojn de la indiĝenaj popoloj de Usono (centoj da popoloj indianaj, eskimaj, aleutaj, polineziaj) en skribita formo.

Ankaŭ Lafcadio Hearn nombriĝas por ni inter la usonaj verkistoj. Kaj apartenas al ĝi ankaŭ la originalaj verkoj de usonaj esperantistoj.

La redaktoro opinias, ke «Usona antologio» devos esti ajke granda verko; ĝi devos esti plurĝenra; ĝi devos prezenti ne nur la plej universalecajn juvelojn el nia landa verkaro, se ankaŭ multajn malpli poluritajn, kiuj servas tamen por klarigi Usonon kaj nia(j)n kulturo(j)n al tiuj, por kiuj Usono restas ĝis nun nur la monda policano kaj fonto de Kokaj Koloj; kaj ĝi devos enhavi ankaŭ erojn, kiuj pli profunde klarigos Usonon al la usonanoj.


Pri © ((c)) Kopirajtoj

Ĉio en Du (verdaj) Klaftoj estas jure protektata laŭ la kopirajtaj leĝoj de Usono kaj laŭ la internaciaj traktatoj kaj konvencioj subskribitaj de Usono. Fine de iuj tekstoj en Du (verdaj) Klaftoj vi trovos jenan noton:

© : ies nomo/adreso

Bv. turni vin al tiu por peti permeson antaŭ ol (ĉu elektronike aŭ papere) plueldoni la tekston. Dankon. Se mankas tia noto, vin turnu al la redakcio.


Al la komenco de la revuo
.

La Mopso de Lia Onklo

de

R. M. Chase

Noto de la redaktoro

Mi prezentas ĉi tie, sen revizioj, la originalan tekston de La mopso de lia onklo kaj esprimas la opiniojn, ke malgraŭ la ofte misa vortelektado ("ordoni" anstataŭ "mendi", "sopiro" anstataŭ "ĝemo", ktp) kaj gramatiko ("deviĝos") la rakonto ja restas amuza, kaj ke ĝi meritas lokon en iam eldonota Usona antologio. Mi intencas post utilos al iuj anglalingvanoj por ilustri kelkajn evitindajn anglecaĵojn kaj eblajn rimedojn por ilin eviti. Mi invitas la nunajn legantojn : se vi redaktus ĉi tiun rakonton, kion vi korektus, kaj kiel? Sendu listojn! La mopso de lia onklo estas novelo, ne romano : la unua eldono ampleksas 48 paĝojn, sed ili estas malgrandaj paĝoj kun larĝaj marĝenoj. La mopso de lia onklo ne rolas tiel grave en Esperanta literaturo kiel ekzemple la fruaj romanoj de Vallienne, sed en la historio de Usona Esperanto-literaturo ĝi verŝajne estis, siatempe, la plej impona aperinta beletraĵo. Ĝi meritas esti legata kaj memorata, kvankam ĝi ne povas servi kiel modelo por nunaj verkantoj.

Liland Brajant Ros'

LA MOPSO
DE
LIA ONKLO

Groteskaĵo Esperante Elpensita
de
R. M. CHASE

Laŭ la teksto de la unua eldono,
American Esperantist Company
Chicago, 1909



ANTAŬA NOTO
Mi kunmetis la ĉi sekvantan rakonton pleje pro la kredo, ke tiu, kiu lernis lingvon artefaritan, devus havi el ĝi legaĵon iome eksterordinaran. Pri kelkaj uzaĵoj ankoraŭ ne klasikaj la konservativulo rimarku, ke ili neniel kontraŭstaras la Fundamenton. Mi devas konfesi ke, por uzi ilin, mi ne genuflekse petis permeson de iu ajn delegacio aŭ komitato. La prepozicio "versaŭ," esprimanta "en la direkton kondukantan al," estas sugestita de diversaj esperantistoj de post la naskiĝo de nia lingvo.

--R.M.C.



LA MOPSO DE LIA ONKLO

Mi renkontis la homon en Nov-Jorka restoracio, kien unutage min enrapidigis la ekdoloroj de malsato. Li sidis manĝante bolitan ovon ĉe unu el la tabletoj. Pasis kaj repasadis jenen-tien kelnerinoj, portantaj al la manĝantaro diversajn specimenojn de nutraĵo,--aperantaj kaj malaperantaj tra la svinga pordo, kiu lasis eniri en la misterajn regionojn de kuirado.

Sidiĝinte samtable kun li, kaj doninte mian ordonon, mi estis senĝene ĉirkaŭrigardanta, kiam subite aŭdiĝis tra la malfermata svinga pordo laŭta siblo de la kuirata bifteko, kiun mi estis ordoninta. La homo kun la ovo lasis fali sian kulereton, li ekpaliĝis, kaj liaj okuloj elstariĝis el siaj ingoj. Li turnis sin versaŭ la dirita pordo, kaj rigardegis tra ĝi kvazaŭ li atendis tie vidi ian fantomon aŭ monstron.

"Ĉu via ovo estas do malfreŝa, sinjoro?" mi simpatie demandis ; ĉar mi havas bonan koron.

Li respondis nenion, sed fikse rigardadis la pordon ; ĝis vidinte la kelnerinon alportantan mian biftekon, li sin returnis kun sopirego kaj diris,

"Ĉu vi vidis ion?"

Kaj tiam, pro la malplenkapa elrigardo sur mia vizaĝo, li klarigis sin per la vortoj,--

"Mi pensis, ke tio estas la mopso* de mia onklo."

* Angle, pug. Speco de tre grasema kaj malloga hundo.

"Ĉielo!" mi krietis duonstariĝante, "ĉu oni donas mopsojn por manĝi en ĉi tiu restoracio?" kaj mi dubeme rigardis mian senkulpan biftekon, atendantan enstomakiĝi.

"Mi vidas ke vi ne min komprenas," respondis la homo kun dua sopirego, dum li reprenis sian kulereton kaj penseme enfosis en la ovon. "Mi deviĝos rakonti al vi mian historion."

"Vi aspektas, kvazaŭ vi havus historion," mi bonkore redonis. "Ekparolu."

La homo ŝajnis esti tre mizera. Ion li evidente timis; fojpostfoje li ekĉesis manĝi, ĵetis furtivan rigardon super sia ŝultro, aŭ turnis flanken la okulojn, kvazaŭ iu krimulserĉisto persekutis lin. Sed sub la influo de mia simpatia apudesto lia nervozeco iome kvietiĝis; kaj englutinte la lastan ovpecon, li altiris sian kaftason kaj fiksinte sian rigardon en ĝian brunan profundon, komencis historiifi.

"Kiam mi estis ankoraŭ juna, senpeka knabo," li ekrakontis, "miaj gepatroj mortis, kaj mi iris loĝadi en kampara regiono kun unu onklo mia. Tiu onklo estis avarulo; jes, avaregulo."

(La leganto tie ĉi ekkomprenos, ke ni kunparolis en la kara lingvo; fakte estis tio, kio donis tiom da esprimeco al la doloraj vortoj de la homo, kaj ankaŭ malhelpis la ĉirkaŭsidantojn kompreni tian rakonton, kia alie igus ilin suprensalti du metrojn el siaj seĝoj.)

". . . Mi kreskis en viriĝon meze de neesprimebla senkomforteco. Ĉu vi vidas, sinjoro, ke mi estas maldika?"

"Mi ja rimarkis tion," mi respondis, "sed mi supozis, ke ĝi devenis de malbona digestado."

"Ĝi devenis," li riproĉis, "de manko de nutraĵo dum mia malfeliĉa knabesto."

"Tro domaĝe," mi simpatiis, enbuŝigante grandan pecon de bifteko.

"Jes, ekzistis por mi neniu bifteko, neniu bolita ovo dum tiuj jaroj. Estis mia sorto malgaje labori ĉirkaŭ la mizera loĝejo de mia avarula parenco, portante akvon, hakante fajrlignon, hejtante la fornon, kaj foje lavante puraj la diversajn pladojn kaj potojn uzatajn de mia onklo en lia okupado."

"Mi estis supozinta, ke la avaruloj kutime pasigas sian tempon kalkulante la monerojn," mi surprize diris.

"Mia onklo," li rediris kun pacienca suferemo, "havis du okupadojn; unue, li pruntedonis monon al bezonuloj je alta procento, tenante de ili hipotekojn;--estis el tio, ke li haviĝis ĉiom da sia riĉaĵo; due, lia maljuna cerbo enhavis la ideon, ke li estas lerta ĥemiisto, kaj iamaniere li ekkredis, leginte du-tri antikvajn librojn, ke ne estas neeble fari oron el aliaj metaloj, se oni sufiĉe longe laboros. La horojn, kiam li ne ĉirkaŭveturis la regionon kolektante siajn procentaĵojn, li pasigis en sia kelo, kie li estis konstruiginta brikan fornon kaj ceteran aparaton ĥemiistan; boligante aĵojn en potoj, elvokante odorojn el retortoj, enfosante per la nazo en la internojn de la antikvaj libroj, kaj ĉiam kredante, ke morgaŭ aŭ proksimsemajne li atingos la celatan bulon de artefarita oro. Ofte je iu aŭtuna vespero, kiam la malgaja vento ĉirkaŭblovis sekajn falintajn foliojn ĉirkaŭ la korto de la domo, kaj mi deviĝis porti iun sitelon da akvo de la pumpo al la maljunulo en la kelo, mi ne povis ne frosttremi kiam mi ekmalfermis la kelpordon, kaj vidis tie sube en la ruĝa lumo de la forno la kreiton starantan, rigardegantan la bolantajn ĥemiaĵojn, dum fajrradioj rebrilis de liaj grandaj okulvitroj, similigante lin al ia koboldo. Ĉu mi diris, ke mia onklo estis la plej malbelega homo, kiu iam vivis?"

"Oni neniam supozus, ke ĝi kuras en la familio, sinjoro," mi ĝentile respondis.

"Jes, tio li estis; kaj la sola humoraĵo, kiun li iam faris, estis ke li unutempe aĉetis mopsan hundon, pro la sola kaŭzo, ke la besto estis pli malbelega ol li mem. Li diris tiam, ke li ŝatos havi kunulon en mizero; sed efektive, dum monatoj pasis, li fariĝis tiel ama al tiu kreaĵo, ke ĝi estis la sola individuo en la familio, al kiu li donadis sufiĉon por manĝi. Diabloj! kiel mi malamegis tiun mopson!"--

"Pardon, messieurs," interrompis tie ĉi la voĉo de homo, kiu sidis ĉe apuda tableto; "serais-je indiscret si je vous demandais quelle est cette belle language que vous parlez?"

"Ĝi estas la mondlingvo, Esperanto, sinjoro," mi klarigis al li en nekorekta franca.

"Sed, mia Dio! kiel muzika, kiel sonora!" li daŭris france. "Ĵus tiam mi aŭdis vorton, kiun diris la alia sinjoro, kiu memorigis min je mia propra lingvo. Ĉarme, ĉarme!" kaj li returnis sin al sia manĝado kun plezura rideto.

"---Kiel mi promesis al mi," diris mia homo, "ke je l' unua favora okazo mi donos al ĝi piedbategon! Sed tiu okazo neniam alvenis; la avarulo ne unumomente lasis la mopson for el sia vido; kiam li veturis, la mopso veturis kun li; kiam li malsupreniris en la kelon, tion faris la mopso; kaj mi, alportante mian sitelon, ofte ekvidis la hndon(1) tie sube rigardegantan lin kun la sama amego, kun kiu li regardegis(2) la bolantan poton. Oni facile supozus, ke tio estas malgranda infero, kun ĝiaj diablego kaj diableto.

(1) hundon
(2) rigardegis
--LBR

"Kaj la mopso malamegis min tute tiom, kiom mi ĝin; de post la tago, kiam ĝi eniris nian malgrandan rondon familian, ĝi sin konstituis la speciala amikego kaj gardanto de mia onklo; kiam ajn mi alproksimiris la maljunulon, ĝi elpuŝis raŭkan tuson, intencatan por bojo, kaj elmontris sian dentaron de inter la kruroj de sia mastro, farante grasan dancon de kolero. Tiam la onklo okaze faris plezuran ridaĉon, montris ankaŭ siajn tri-kvar dentojn kaj diris: 'Bone estus zorgi vin, neveto mia; Princo estas danĝera hundo. Se iu iam atencus kontraŭ mia vivo, li certe min venĝus--ĉu ne, Prinĉjo?--For, nun, kaj alportu tiujn bastonojn de ligno." Oni pensus, ke ambaŭ kunhavas interkomprenon por kiel eble plej grande min humiligi.

Kiel mi pligrandiĝis versaŭ virgrandeco, tiel ankaŭ kreskadis mia malamo kontraŭ mia onklo kaj lia mopso. Lasinte ilin en la kelo vespere kaj suprenrampante al mia mizera lito, mia knaba cerbo cirkaŭturnadis(3) time ĝojajn imagojn pri kiamaniere mi ŝatus ilin mortigi. Komence, tiuj estis nur komfortigaj revoj de neebleco; sed post tempo, kiam mi ekviriĝis, ili fariĝis seriozaj. Dum mi ĉiutage daŭrigis mian sklavecan laboregon, pli kaj pli maldikiĝante, la mopso vivadis kiel iu efektiva princo. Ĉiam sufiĉego por manĝi, molaj litoj, zorgaj lavadoj, faris ĝin pli kaj pli grasa kaj malbela, ĝis laste, kiel neevitebla puno por ĝia luksa vivmaniero, ĝi perdis la sanecon, kaj ĝia grasegeco havigis al ĝi fortan atakon de la astmo.

(3) ĉirkaŭturnadis
--LBR

"Tio estis la sola mankintaĵo por plene abomenigi al mi tiun beston. Ĉiame aŭdiĝis tra la domo la raŭka siblo de ĝiaj spiregoj, dum ĝi grase rampis ĉirkaŭ la ĉambroj post mia onklo. Neniu povus pentri al via imago, kiom min naŭzigis tiu astma spirado. Eĉ kiam la hundo forestis ĉirkaŭveturante kun sia majstro, mi iam ekpensis ke mi aŭdetas ĝiajn spirojn en la ĉambro, kaj eksaltis de mia seĝo kie mi sidis forfrotante la ĥemiaĵojn de iu morgaŭe reuzota plado. Kia ĝojo tamen estus la senonkla alveno de Princo! Ĉar tiam mi povus ĵetegi mian pladon kontraŭ ĝian malbenitan kapon. Sed ne; estis nur revo, estigita de miaj nervozaj malamsentoj.

"Tempo pasadis, kaj tiu astmoza mopso fariĝis al mi preskaŭ nesuferebla. Vi demandos, kial mi ne forlasis mian onklon kaj serĉis okupadon aliloke? Mi klarigos: mia multjara meditado pri mortigi la avarulon komencis kreski en difinitan planon. Mi estis eltrovinta la lokon en la kela muro, kie la maljunulo kaŝadis sian monon; kaj mi decidis je la unua favora okazo fini lin per tranĉilo, enterigi lin en la legoma ĝardeno, kaj foriri kun la mono."

"Benu miajn butonojn!" mi interrompis en senspira surprizo. "Kaj vi faris ĝin?" ĉirkaŭrigardante maltrankvile la aliajn manĝantojn.

"Jes," li malhele elparolis en malaltega voĉo. "Estis malluma, senluna, ventega nokto kiam la tempo, ha ha! venis. Ĉio estis preparita: estis en printempo, kaj mi ĵus tiun tagon denove fosis la ĝardenan bedon, en kiu li kreskigis siajn terpomojn. Mi fosis la bedon, dum li apudstaris donante ordonojn, kun la mopso, kies eterna siblado min frenezigis. Ha, li malmulte suspektis, kian grandan terpomon mi intencis planti tie je tiu nokto!"

"Ĉu ne stus pli saĝe ne paroli tiel laŭte?" mi maltrankvile sugestis. "Kiu scias, ĉu aliaj samlingvanoj ne ĉeestas?"

"Ne estas grave!" li ekscite rifuzis. "Mi rampis al mia ĉambraĉo tiun vesperon, plena je ĝojo pro la penso forigi tiun kruelan parencon, kaj formarŝi kun lia mono! Kaj la mopson--la mopson precipe mi estis ĝojonta mortigi! Ha, mi diris interne, ties astmaj spirbruoj ne plu kolerigos miajn tagojn! Tiu rigardaĉo, kiun ĝi ĵetis versaŭ mi kiam mi lasis la plenajn akvositelojn sur la kela planko apud mia onklo,--tiu speciale malestima tuso kiun ĝi sonigis kiam mi min turnis forironte,--tiuj estos ĝiaj lastaj vortoj sur la terglobo! Kaj en mia ĉambraĉo mi komencis plue akrigi la grandan viandotranĉilon, per kiu mi intencis tranĉi iliajn gorĝojn."

"Ĉielo nin kompatu!" mi ektreme eksplodis. "Ĉu vi diras la veron?"--Eble, mi pensis, li ankoraŭ havas tiun viandotranĉilon kaŝita en sia pantalon-krurumo.

"Jes," li diris. "Ĉirkaŭ la dekdua horo mi aŭdis la maljunulon kaj la mopson iri al sia dormĉambro. La astma siblado de la besto resonadis tra la koridoroj, akompanante la krakadon de la ŝuoj de la avarulo. Post plua horduono, ĉio silentiĝis. Mi dekuŝigis miajn ŝuojn kaj paŝis zorge al la ĉambro."

"Euĥ!" mi diris.

"Nu," rakontis la homo, "mi trovis la hundon esti la sola malfacilaĵo. Mi intencis mortigi ĝin la unua; sed mi deviĝis forigi mian onklon, ĉar li ekvekiĝis. Tiam okazis longa batalo kun tiu mizeriga mopso; mi ne povis ĝin kapti, kaj dum ĝi grase dancis ĉirkaŭ la meblaro kaj montris la dentojn el sub seĝoj kaj ŝrankoj, siblante kaj siblegante kontraŭ mi, mi preskaŭ perdis mian racion. Sed mi ne perdis ĝin; mi estas ĝuste tiel cerbsana nun, sinjoro, kiel mi estis antaŭ tiu okazo; ne rigardu min tiel!"

"Mi ne rigardas vin," mi timete respondis.

"---Fine mi ĝin kaptis," daŭris la homo, post unu-du suspektemaj spirblovoj. "Fine mi ĝin kaptis, kaj tranĉis ĝian gorĝon! Kia ĝojo estis tio, kiam tiu sibla spirado jam ne min turmentis!

"Mi portis la korpojn en la ĝardenon, kaj tie plantis ilin du metrojn sub la tersupraĵo. Tie restu! mi diris, debatante teraĵon de miaj manoj, kaj portante la fosilon en la ĉevalejon; nun al la mono! kaj mi iris en la domon kaj malsupren al la ŝranko, en kiu mi sciis ke la mono estas.

"Ĝojege mi malfermis la pordeton de la ŝranko, alte tenante mian kandelon, kaj fajfante gajan melodion. Sinjoro! Kion mi vidis tie?"

"Mi ne scias," mi respondis.

"Mi vidis tiun mopson, kiun mi ĵus enterigis en la ĝardeno, okulfiksantan min per du lumozaj okuloj! Miaj genuoj sin frapegis reciproke; mi staris kun la kandelo ŝanceliĝanta en mia senpova mano--ĝis kun spirego de rekuraĝiĝo mi ekkomprenis, ke tio estas nure bruna sako plena je moneroj, kaj ke la du okuloj estas du O'oj de la vorto M O N O, pentrita sur ĝi en blanka koloraĵo. Mi prenegis la sakon en miajn malvarmajn fingrojn, kaj turniĝis por eliri el la kelo kaj forlasi la domon. Mi estis paŝinta ĝis la ŝtuparo, kiam iu ekventeto ekstingis(4) mian kandelon. Tiumomente, mi aŭdis ĉirkaŭ miaj piedoj la siblan spiradon de astmoza hundo.

(4) estingis

Sinjoro, mi eligis unu blekegon, kaj supreniris tiun ŝtuparon po kilometro ĉiusekunde. La konsekvenco estis, ke mi atingis la eksteron de la domo tre baldaŭ, kaj staris en la korto tenegante la sakon, dum malvarma ŝvito sin fluigis laŭlonge de mia dorso. Nur post kelkminuta medito mi pensis, ke eble tiun siblon faris la mortanta fajro en la brika forno. Tiam miaj timoj foriĝis; sed ne por ĉiom da pluaj sakoj, kiuj povis esti en tiu ŝranko, oni konsentigus min resubiri en la kelon, kie image la fantoma mopso staris, gardante la trezoron de sia mastro.

"Forta ekblovo de vento subite puŝis min versaŭ la korta pordo, kaj mi elmarŝis sur la vojon kaj komencis mian vojaĝon al la urbo, kie mi intencis vivadi kiel ĝentilhomo. La plezura sento de la peza sako, kaj de liberiĝo el la tiranio de mia onklo, igis min marŝi kun pli kaj pli fieraj kaj ĝojaj paŝegoj; kaj por defendo kontraŭ rabistoj kaj ceteraj tiaj malbonuloj mi havis la grandan viando-tranĉilon interne de mia pantalon-krurumo."

Jam de kelkaj minutoj la ideo kresketis en mia animo, ke mia samtablano havas difekton en siaj kapaj aranĝaĵoj. Sed mi sukcese trankviligis mian deziron salti versaŭ la stratpordo, kaj surmetante plezuran vizaĝesprimon, mi demandis:

"Tre utila objekto estas viando-tranĉilo! Vi eble ankoraŭ portas tion, jes, ne?"

"Mi lasis ĝin hejme hodiaŭ," li respondis, malaperigante sian nazon en sia kaftaso. Li tiam forŝovis la ujon, kaj rigardis malgaje la muron, kie pendis artiste desegnita avizo,"Ĉiuj specoj de pajo, kvin cendoj."

"Ĉu vi do sukcesis havi feliĉan vivadon en la urbo?" mi sugestis.

"Ho jes, ho jes, dum kelka tempo," li senĝoje respondis. "Mi aĉetis luksajn vestojn, mi enloĝis riĉan apartamenton, mi manĝadis grasigajn manĝaĵojn, kaj forgesis ĉion pri la kreitoj kuŝantaj en la terpoma bedo. Mi komencis okupi la situacion en la mondo ĝentila, al kiu miaj talentoj kaj beleco min rajtigis. Sed--"

Li maldaŭris, ĵetante denove tiun rigardon super la ŝultro.

"Kvankam mi vivadis kviete dum monatoj, mi estis trovonta ke la kreitoj en la bedo estas ne tiel forgesemaj, kiel mi; kaj ke, se ili faris nenion dum iom da tempo, estis nur por tio, ke ili zorge komplotis inter si, kiel plej bone ili povu ellabori sian venĝon. Post la necesa tempspaco, ili kompletigis la planon; tion mi estis baldaŭ ekscionta.

"Ununokte mi revenis domon de iu balo, kie mi estis ĉiuflanke admirita, kaj kie mi estis senzorge manĝinta grandan pecon de gustoza omar-salato. Plaĉa fajro terkarba brulis en la fajrujo de mia litĉambro; kaj kiam mi estis estinginta la lampon kaj enlitiĝinta, mi kuŝis plezure rigardante la ruĝan fajrlumon, komforte pensante pri miaj triumfoj tiuvesperaj. Mi ne povas diri, kiel longe mi kuŝadis; sed iom post iom mi konvinkiĝis, ke ne plezuron sed malkomforton mi efektive sentas. Inter dormo kaj maldormo mia cerbo baraktis eltrovi, kio kaŭzas tiun kreskadantan malkomforton; fine mi percevis, ke la kaŭzo estas mallaŭta, senĉesa sibletado farata de la karberoj en la fajrujo. Mirante kial tio devus min maltrankviligi, mi fariĝis pli kaj pli mizera; mi ne povis salti elliten kaj disbati la karberojn, ĉar mi duondormis, kaj plue mi nun klare vidis, ke tie estas neniu fajrujo, sed malgranda brika forno, kiu iamaniere anstataŭis la fajrujon, kaj el kies pordo la ruĝa lumo brilas. Malsprite mi miris, kiavoje tio alvenis tien. La neniam ĉesinta siblado daŭris, sed mi rimarkis, ke ĝi estas pli laŭta. Ĝi ankaŭ subite estas ritma; ĝis estas ia raŭka spirado. Kio okazis je mia ŝuoj? Ili malrapide moviĝas super la planko, simile al ia giganta limako. Ne! tio ne estas ŝuoj; estas el ĝi, ke la sibletado venas--Ha! ĝi estas la mopso de mia onklo! Ĝia formo estas nigre siluetigita kontraŭ la fajra brilo, dum ĝi rigardas flanken en la ombrojn, al kie staras seĝo, sur kiun mi pendigis miajn vestojn. Kun kreskanta timo mi vidas, ke la vestojn kaj seĝo iel aliformiĝis, ke ili nun aspektas simile al maljuna, kurbdorsa homo, kies grandaj okulvitroj brilerifas kontraŭ la lumo de la forno. Kie mi estas? mi ĉirkaŭrigardas malpurajn ŝtonajn murojn; mia lito estas foriĝinta,--mi kuŝas sur tero, vestita en miaj antaŭaj ĉifonoj. La siblanta besto apud la forno turnas sian kapon, ĝi vidas min, ĝi komencas grase rampi versaŭ mia kuŝejo, montrante siajn dentojn,--kaj mi saltis vekiĝen!

"Nun ĉiu memoraĵo pri la nokta mortigo, kiun mi estis kredinta ke mi elforgesis, sin reverŝis sur mian animon. Mi sidis sur la litrando fikse rigardante mian ĉambran muron, kie ŝance sur breto sidis porcelana hundo, kiu regardis min kun malvarma senmoveco. 'Hontu!' mi fine diris al mi, paŝante kelkajn paŝojn ĉirkaŭ la ĉambro. 'Tiuj estas subterigitaj, neniam malkovriĝonte; ĉiom da la omar-salatoj en la mondo ne povus ilin elvenigi.' Mi dismetis la siblintajn karbpecojn, resaltis en liton kaj ekdormis.

"Mi sonĝis esti revizitanta la domon de mia onklo; estis bela varmeta oktobra tago, kaj en miaj komfortaj vestoj, kun moneroj tintantaj en mia poŝo, mi promenis laŭ la vojo kondukanta preter la mizera loĝejo. En mia sonĝo la deziro kaptis min eniri en la korton kaj piedpremegi la teron de la terpoma bedo, por esprimi mian malestimon kaj ankaŭe certiĝi, ke la subterigitoj ne penas elrampi. Mi enrigardis super la kortmuro, kaj vidis, ke la loko estas malplena kaj dezerta--vitraĵo rompita en la fenestroj, pordoj svingantaj krake sur siaj rustozaj ĉarniroj, brikoj defalintaj de la kamentubo, malbonherboj kreskegintaj trae de la korto. Mi eniris. Tuj kiam mi estis en la korto, la aero ŝajnis ŝargita je ia mistera teruro,--la varma brilo de l' aŭtuna suno fariĝis pli ruĝa, ĝis ĝi estis sanga helo kiu donis aspekton novaĉan al ĉio, kion mi rigardis. Mi sentis iel esti en ia danĝero; esti tre sola. Tiam subite la longe pasinta timego de infanaj horursonĝoj sin ĵetis sur min; ĉio estis silenta, kiel la morto, krom sole unu sono kiu sonadis pli kaj pli laŭte en miaj oreloj,--sono, kiu komence ŝajnis esti la kurado de mia propra sango, tiam funebra vento kiu raŭŝis tra arbaj branĉoj, tiam la astma spirado de multego de mopsaj hundoj ie proksimaj al mi. Io antaŭen tiregis miajn paŝojn ĉirkaŭ la domo ĝis la ĝardeno, kaj tie en la sangeca lumo mi vidis--aŭskultu! du malrektajn, ĝibajn arbojn, kreskintajn el la terpoma bedo. Anstataŭ havi foliaĵon, ili estis kovritaj je ia frukto; mi rigardis la frukton, kaj vidis, ke unu arbo portas onkletojn, la alia mopsetojn. La nigraj branĉoj de la du naŭzigaj kreskaĵoj svingadis malrapide en la ruĝa aero, kaj ĉiu onkleta vizaĝo rigardis min tra grandaj okulvitroj, montrante tri-kvar dentojn en ridaĉo malama, dum ĉiu mopseto astme spiregis kontraŭ mi. Mi staris nun sub la arboj, kaj suprenrigardante mi rimarkis, ke sur unu tre alta branĉo de la mopsa arbo, rekte super mi, pendas pli ol ordinare grasa frukto; fakte ke ĝi estas matura, kaj baldaŭege defalonta. Kun tiu mizera senpoveco, kiu karakterizas la horursonĝojn, mi baraktis movi miajn piedojn for de la tero, al kiu ili estis gluitaj; sed vane. Tiu matura mopso furioze ŝancelis sin, kaj ĝuste kiam la tuta onkletaro sur l' alia arbo voĉifis surdigan ekridegon, ĝi falis! Mi saltis por ĝin eviti, kaj min trovis sur la planko de mia ĉambro kun kruro rompita.

"Dum la tedaj semajnoj da febro kiam mia krurosto malrapide reunupeciĝis, mi estis kontinue turmentata de sonĝoj, similaj al tiuj, ki'n mi ĵus rakontis al vi; ĉiu estis pri mopsaj hundoj, kiuj persekutis min je ĉia maniero, kian vi povas imagi. Ĉiu sonĝo komenciĝis kun la aŭdiĝo de tiu spira sono, kaj finiĝis kun la mopso venanta versaŭ mi--marŝe, fale, rampe, aŭ fluge--kun la evidenta intenco fiksi siajn dentojn en mian kolon. Vere estas, ke ĉiufoje mi sukcesis eviti ĝin per la lerta maniero, je kiu mi vekiĝis; sed la persisteco de la besto post iom da tempo min kredigis, ke tiuj ĉi aperoj havas ian signifon. Mi memoris tre forte nun unu pasintan tagon, kiam mia onklo diris ridaĉe, ke se oni iam perforte mortigus lin, Princo certe lin venĝus. 'Ĉu ci ne min venĝus, hundeto? li estis dirinta, kaj ĝuste je tiu momento la besto astme ternis (tio estis ofta ago ĝia) kaj en la ago faris mallevon de la kapo, kvazaŭ ĝi signus jeson. Al mi nun pripensanta tiun okazon, la ideo subite fariĝis eksterordinare klara, ke eble tiu venĝado nun komenciĝas. Pluraj okazaĵoj estis certigontaj min, ke tiu estas la fakto; ke tiun manieron de punado aranĝis interkonsente la du malaperintoj en la terpoma bedo.

"Estis la unua tago, je kiu mia kruro estis sufiĉe resaniĝinta, por ke mi povu fari sur lambastonoj promeneton tre zorgegan ĉirkaŭ la domo. Pasante tra unu koridoro mi aŭdis ian siblan sonon venantan el la kuirejo, kaj paŝetis malrapide tien por ordoni, ke oni ĉesigu tiun sonon. Troviĝis tie maljuna virino, frotlavanta la kuirejan plankon. Kun surprizo kaj malplezuro mi percevis, ke ŝi frotas la plankon per mopsa hundo. La besto faradis siblajn spiregojn de malĝuo.

"'Kial je la diablo, virino, vi ne uzas broson?' mi kriis kolere.

"La maljunulino sin ĉirkaŭturnis por rigardi min, malfermbuŝa pro astono, kaj ĉesis froti. Tuj la objekto en ŝia mano fariĝis frotlava broso.

"'Mi konjektas ke vi estas iomete febroza ankoraŭ, via moŝto,' ŝi lakone diris, post mallonga rigardego je mia vizaĝo. 'Plej bone estus reiri liton,' kaj kun energiaj muskoloj ŝi rekomencis frotegi la plankon, farante laŭtajn siblojn; kiam senhezite la broso remopsiĝis. Kun ĝemo de malespero, mi paŝetis for.

"Mi reeniris mian litĉambron, kaj komencis pensi. Mi estis supozinta, ke, kiam mia saneco reboniĝos, mi povos forgesi mopsemajn pensojn; sed ŝajne mia korpa sano ne estis forigonta ilin el mia kapo, kie ili engluiĝis. 'Hontu!' mi min riproĉis, moviĝante versaŭ la fenestro; 'via febro estas lasinta vian cerbon tro malforta kaj imagema.' Je tiu momento, dum mi elrigardis el la fenestro la straton antaŭ la domo, mi vidis en la malproksimo venantan laŭlonge de la strato iun bestegon de la plej rimarkiga aspekto. Je l' unua ekvido, ĝi ŝajnus estis hipopotamo; sed rapidege pliproksimiĝante ĝi pruviĝis fakte esti mopsa hundo de hipopotama grandeco, laŭte spireganta, dum ĝi glitis antaŭen sur siaj mallongaj kruretoj, kaj portanta sur la dorso du virojn, kiuj trankvile ĉirkaŭrigardis. La hipopotamopso* venis ĝis mia domo; ĝi turnis sian nigran vizaĝon versaŭ mia fenestro kaj montris dentegaron, kun laŭtaj sibloj; ĉu ĝi intencas eniri? miaj dentoj klakis pro teruro; sed kiam la kreito haltis, ĝi estis aŭtomobilo. La du viroj malsupreniris el ĝi; ili estis du konatoj miaj, ki' estis vizitontaj min por sciiĝi pri mia saneco.

"Ili ne restis tre longan tempon; eble estis io en la pala elrigardo de mia vizaĝo, kio nekomfortigis ilin; kaj de la fenestro mia* poste povis ilin vidi dum ili resupreniris en la veturilon, dirantaj iujn rimarkojn inter si, kiuj necesigis multan levetadon de la ŝultroj. Tro bone mi antaŭvidis kio okazos, kiam la aŭtomobilo ekmoviĝos; tamen mi ne povis min fortiri de mia rigardejo, ĝis je l' unua raŭka eksplodo de ĝiaj cilindroj, la mopso estis tie, astme spireganta, dum ĝi formarŝis laŭ la vojo, malestime rigardante min super sia ŝultro.

"Mi residiĝis malproksime de la fenestro, viŝante ŝviterojn de mia frunto. Kio okazis? Kion signifas ĉio ĉi? Ĉu tiu kozo estas destinita sekvi min el miaj sonĝoj en la horojn maldormajn? Mi pensis denove pri la mopsiĝema broso en la kuirejo. Sen tute konscii kion mi faras, mi prenis de la tablo malgrandan libron kaj medite ĝin frotis sur la brako de mia seĝo. La frotado faris soneton surprize similan al raŭka spirado, kaj pro tio atentigite, mi rigardis mian manon kaj rimarkis, ke mi tenas en ĝi platan, oblongan mopsidon. Naŭze mi ĝin forĵetegis; kaj ĝi rulis malgracie sub la liton, kie ĝi kuŝis libro. . . . . . . .

"Nu, mi ne pridiros al vi, sinjoro, la pluajn tiajn okazaĵojn dum la sekvantaj semajnoj: kiel la lamp-bolilo, en kiu mi iris boligi mian vesperan teon, fariĝis mopso tuj kiam la akvo ekboletis,-- kiel la raŭŝantaj arbaj branĉoj, ki' brosis la eksteron de mia fenestro, igis min vidi amaseton de mopsoj penantaj enrampi en la fenestron,-- kiel elirinte por suna promenado mi renkontis kelkajn anserojn kiuj siblis malamike kaj estiĝis dukruraj mopsoj kun tre longaj koloj;-- sufiĉe estas diri, ke malmulte da tiaj aferoj plene konvinkis min, ke estas nur unu ebla klarigo de ili."

"Vi vidis, kompreneble," mi interĵetis, "ke vi havas iluzion rilate siblajn sonojn, kiu devus esti kuracata."

"Tute ne, tute ne," li kompateme respondis. "La ordinara persono tre facile tion supozus; sed mi estas individuo kun neordinare logika cerbo. Per ĉeno de rezonado, kiun mi ne povus bone klarigi al vi, sed kiu estas tute klarega al mi mem, mi ĝisvenis la veran kaŭzon. La onklo kaj la mopso en la terpoma bedo post zorga interkonsulto kundecidis, ke la mopso plenumu lertan revenĝon kontraŭ mia mortigo de ili. Tiu revenĝo estas ke la mopso sekvu min ĉiam kaj ĉien, makante sin sub formoj de diversaj objektoj, kaj aperigante sian propran formon nur tiam, kiam ĝi decidu denove turmenti min per tiu astma spirado; kaj ĉiame rememorigante min ke la tempo venas, kiam ĝi fiksos siajn dentojn en mian kolon. Ĉiuj siblaj sonoj aŭdataj de mi, el kiu ajn origino \ili al ordinarula okulo ŝajnas veni, venas fakte de tiu mopso de mia onklo."

La malgajulo parolis tiujn ĉi surprizigajn vortojn kun la fiereta mieno de iu, kiu sukcese tralaboris ian problemon algebran. Mia cerbo baraktis ekkompreni lian vidpunkton.

"Jes," li finis, renversante sian kaftason por zorge trinketi la lastajn nevarmajn gutojn. "De tiu tago ĝis la nuna momento, miaj travivaĵoj tion pruvis al mi. Tiu mopso neniam min lasis, nek lasos ĝis ĝi estos min fine mortiginta; dekfoje ĉiutage ĝia spirado min naŭzigas kaj terurizas; ĝi estas post mi kien ajn mi vagu, atendante la momenton por sin aperigi tra la kurteno de nevidebleco; ĝi sekvas min sur la strato, en domojn; ĝi estas tie ĉi nun."

"Ho, sensencaĵo," mi nekomforte kontraŭdiris, rigardetante sub la tablon.

"Ne ĝeniĝu -- vi ne povas ĝin vidi," li diris sopirege; "mi mem ne scias, en kiu parto de la ĉambro ĝi nunmomente estas; sed tiam, kiam via bifteko siblis en la kuirejo, mi sciis bone, ke mia malamiko estas tie, preta elsalti kontraŭ min, fiksonte siajn dentojn en mian kolon. Je iu ajn renkonto ĝi povos atingi min; mi ne ĉiam povos forkuri de ĝi. Kiu antaŭvidas la tempon kaj la manieron, je kiu ĝi intencas min pereigi? Eble estos morgaŭ: mi ne scias. Vere, kelkfoje mi preskaŭ komencas voli, ke mi estu ne mortiginta mian onklon kaj lian mopson. Ĉu vi sentus tiel, sinjoro, en mia situacio?"

Li ĉesis, kaj per sia kulereto mediteme pikfrapis la ovŝelon longtempe malplenan. La restoracio estis malluma, dezerta; ĉirkaŭ ni estis atmosfero de soleco kaj mistero, popolita, al mia ekscitita cerbo, je vagantaj fantomoj de mopsaj hundoj, rigardantaj nin de ĉie. Unu kelnerino sola restis en la manĝejo, aranĝanta la forlasitajn tablojn. Tiu nun alproksimiĝis kaj malfermis fenestron apud ni. Malvarma aerblovo tuŝis mian nukon, kaj mi komencis terni.

La vizaĝo de la rakontinto morte blankiĝis; dum unu sekundo li okulfiksis min kun esprimo de nehoma horurego, kaj tiam li ekkriis, "Vi estas la mopso de mia onklo!" kaj flugis al la stratpordo renversante tablojn kaj seĝojn. Unu blekego, unu malapera flirtego de brakoj kaj kruroj, kaj li estis for.

"Kompatindulo!" diris lakone la kasistino, kiu estis rigardinta tiun sensacian deiron. "Ĉu li rakontis al vi tiun historion lian? Ni konas lin; li foje manĝas tie ĉi. Radojn en la kapo, li havas. Tute sendanĝera, tamen. Dankas vin, sinjoro. Bontagon, sinjoro."

Kaj ĉu mi iam aŭdis plu da li?

Jes -- tio estas kial mi decidis elskribi tiun ĉi rakonton. Lastsemajne en mia tagĵurnalo mi rimarkis la jenan paragrafon: --

"Inter la kelkaj mortoj, kiuj okazis en tiu-ĉi urbo dum la hieraŭa ventega tempesto, neniu estis pli stranga ol tiu de unu kvieta sinjoro, kies korpo troviĝis sur la planko de lia apartamento lastan vesperon. El la cirkonstancoj ŝajnas ke la sinjoro, kiu ial havis fortan malŝaton al ĉiaj sonoj fajfecaj, estis peninta ĉesigi la venton enblovi tra malgranda truo en la kadro de sia ĉambra fenestro. Li evidente celis meti kontraŭ la truon la unuan objekton, kiun li pripensis, kiu ŝanĉis esti peza valizo. La fenestro estis tre alta en la muro, kaj oni opinias ke la valizo, ĝuste kiam ĝi metiĝis sur la fenestran sojlon, defalis sur la levinton kaj sternis lin sur la planko. La stranga parto de la afero estas, ke iamaniere la valizo ŝancis fali renversite, kaj ĝia braza seruro frapis la malfeliĉulon rekte sur la gorĝon, farante danĝeran vundon tute tian, kian farus la dentoj de iu besto. Kelko da sango rimarkiĝis sur la seruro kaj konvinkis la lin trovintojn pri kio okazis. La vundo sola ne sufiĉus mortigi la sinjoron; la kuracistoj kunopiniis, ke la morton kauzis(5) efektive malforto de la koro. Iu scivolemulo poste provis remeti la valizon sur la fenestron, por certe trovi, ĉu ĝi tie restos. La vento tiutempe ankoraŭ fortege blovis, kaj kiam la valizo estis metita tuŝe la truon, la barita aerblovo unue faris plej eksterordinare laŭtan siblon dum kelkaj sekundoj: tiam la valizo malekvilibriĝis, kaj denove peze falis sur la plankon, ĉe la ĝusta loko kie antaŭe kuŝis la mortinto."

(5)kaŭzis

"Do la mopso atingis lin, malgraŭ ĉio," mi penseme rimarkis, faldante mian ĵurnalon.

"Kion ajn, kara mia, vi pridiras?" demandis mia edzino de trans la tablo.

"Mi nure revis, kores amo," mi evite respondis, leviĝante kaj ŝin kisante, antaŭ ol foriri al mia oficejo. Mia edzino ne ŝatas fantomajn rakontojn, kaj tiun ĉi aventuron mi neniam al ŝi malkaŝos; sed ofte mi trapensas la tutan aferon, kaj tre volus ke mi povu certe ekscii, ĉu tiu renkontito mia iam fakte mortigis sian onklon, aŭ eĉ ĉu li iam havis iun onklon, aŭ la onklo iun mopson.


Al la komenco de la revuo

La 'Gioj

de
Herman Melville
elangligis
Liland Brajant Ros'
Traduko © ((c)) 1996 L B Ros'


De la tradukinto

En ĉi tiu artikolo, kiu aperis (en la usona revuo Harper's) en marto, 1856, Melville satiras tiun pensmanieron pri "subaj" rasoj kaj klasoj, laŭ kiu "aliaj" homgrupanoj estas rigardeblaj kiel nehomaj bestoj. (Li iomete memorigas min pri la Modesta propono de Swift.) En la tempo de la verkiĝo de ĉi tiu artikolo, polemikado pri la posedo de homaj sklavoj ardis en Usono; la Enlanda Milito, kiu rezultigis la emancipiĝon de la usonaj sklavoj, estis erupcionta en 1861. La subtenantoj de la sklavposedado havis vidpunkton kaj sintenon tre similajn al tiuj, kiujn Melville donas al siaj fikciaj ŝipestroj. Ankaŭ la priskribita sinteno de la simplaj maristoj al la 'gioj spegulas ofte renkonteblan klasmiskonscian sintenon de usonaj proletaj blankuloj -- tiam al la liberigotaj (postenŝtelontaj, salajrojn malsuprenpuŝontaj) nigruloj, poste al diversaj enmigrantaj etnoj, kaj nun plej ofte al meksikianoj. Similan sintenon oni ofte vidas ĉe germanoj pri turkoj, ĉe francoj pri alĝerianoj, ĉe niĝerianoj pri beninanoj, ktp, ktp. La temo restas do tute aktuala, kaj tute internacia.


Rakontante al miaj amikoj diversajn eventojn el miaj marveturoj, mi kelkfoje menciis tiun unikan genton, la 'gioj, jen kiel hazardajn konatojn, jen kiel samŝipanojn. Tiaj mencioj venis al mi nature kaj facile. Ekzemple, mi diris "La du 'gioj", same kiel iu alia dirus "La du nederlandanoj" aŭ "La du indianoj". Fakte, ĉar mi mem tiel intime konis la 'giojn, ŝajnis al mi, ke tiel devas ankaŭ la cetera mondo. Sed ne estas tiel. Miaj aŭskultantoj kutimis rondigi la okulojn kvazaŭ por diri, "Kio, sub la suno, estas 'gio?" Por informi ilin, mi devis ĉiufoje interrompi mian rakontadon, kio ne lasis la rakontojn entute nedifektitaj. Por forigi la maloportunaĵon, amiko konsilis, ke mi verku ian raporton pri la 'gioj, kaj eldonigu ĝin. La sekvaj notoj, en la nuna formo, fontas el tiu feliĉa propono:

La vorto 'gio (ofte kun majuskla 'G-) estas marista mallongigo de Portagi', kiu estas angla koruptaĵo el Portugalo. Kiel la nomo estas kurtigaĵo, tiel la raso mem estas restaĵo. Antaŭ ĉirkaŭ tri jarcentoj, iuj portugalaj kondamnitoj sendiĝis kolonie al Fogo, unu el la Verdakabaj Insuloj, apud la nordokcidenta bordo de Afriko; tiu insulo jam estis stokita per indiĝena raso de negroj, kiuj atingis sufiĉe altan gradon de malĝentileco, sed iom maldevancis en staturo kaj moraleco. En la pasado de tempo, oni forkonskripciis ĉiujn pli allogajn anojn de la miksrasa generacio por nutri pulvon, kaj la prapatroj de la poste nomataj 'gioj restis kiel la caput mortuum, aŭ melankolia resto.

Pri ĉiuj homoj, la maristoj havas fortan antaŭjuĝemon, precipe en la afero de raso. Pri tio, nu, ili estas ja rasistoj. Sed kiam ano de suba raso loĝas inter ili -- subeca maristo -- tiam ŝajne ilia malestimo ne havas limojn. Nu, kiel mi baldaŭ mencios, la 'gio, kvankam nature akvema, ne fariĝas la plej bona maristo, koncerne pli altajn kvalifikojn. Mallonge diri, la maristaro ekkreis la mallongigon "'gio" el pura mallaŭdemo, kies gradon oni povas parte diveni el tio, ke ĉe tiuj maristoj la simpla vorto "Portagi'" mem estas riproĉa, tiel ke "'gio", estante subtila distilaĵo el tiu vorto, staras el vidpunkto de relativa forteco en tia rilato al ĝi, kiel rozoleo al rozakvo. Kelkfoje, kiam iu krusteca olda marhundo pli ol kutime agaciĝas pro iu misŝanca misfaro de samŝipano-Fogano, estas mirindege, kioman daŭrigatan insultadon li povas ŝpinadi el tiu unusola eta unusilaba radiko "'Giiiiiii'!"

La insulo de Fogo, t.e. "Fajra Insulo", tiel nomiĝis pro sia vulkano, kiu -- vominte senfinan kvanton da ŝtonoj kaj cindroj -- finfine elvomis siajn lastajn varojn, bankrotinte el sia disĵetema abundeco. Sed dank' al la siatempa disdonemo de la vulkano, la grundo de Fogo estas tia, kian oni povas trovi je polva tago sur vojo ĵus makadamita. Malhavante farmojn kaj ĝardenojn, la loĝantoj nutras sin ĉefe per fiŝaĵo, kaj pri fiŝkaptado ili ja estas spertaj. Tamen ili tre ŝatas la ŝipan biskviton, kiun ja plej multaj insulanoj, barbaraj aŭ duonbarbaraj, rigardas kvazaŭ ian pastelon.

En la plej pura stato, la 'gio estas iom malgranda (li mem konfesas tion), sed, kun kelkaj esceptoj, fortika; li povas elteni ekstreme severan laboron, severan nutradon, aŭ severan traktadon, laŭ la respektivaj kazoj. Fakte, el scienca vidpunkto, ŝajnas esti natura adaptebleco en la 'gio al ĝenerala severeco. Tiun teorion ne malkonfirmas liaj spertoj, nek la afabla zorgemo de la Naturo, kiu pretigis lin al severeco, iom simile al la maniero, kiel la kvakero Fox pretigis sin al la severaj abradoj de severa mondo, nome, per fortika leda kompleto de la pinto ĝis la piedo. Alivorte, la 'gio tute ne respondas al tiu treege delikata sentiveco, kiun esprimas la adjektivo "minchaŭta". Liaj korpaĵoj kaj spiritaĵoj staras en sensimila kontrasto. La 'gio havas grandan apetiton, sed malgrandan imagipovon; grandan okulglobon, sed malmultan akravidon. Biskviton li krakmaĉas, sed sentemon li forrifuzas.

Lia kompleksio estas hibrida; lia hararo, same; lia buŝo, misproporcie granda, kompare al la stomako; lia kolo, mallonga; sed lia kapo, ronda, kompakta, aŭguras solidan komprenon.

Kiel la negro, la 'gio havas propran gustonuancon, sed ne la saman -- iel sovaĝan, maran, casaĵan guston, kiel ĉe la marbirdo, kiun oni nomas "hagleto". Kiel cervaĵo, lia karno estas firma sed malgrasa.

Liaj dentoj estas tiel nomataj buterdentoj: fortaj, daŭremaj, rektaj, kaj flavaj. ŝipestroj, al kiuj mankas pli diskutindaj aferoj dum malbrila, pluva vetero en la senventaj latitudoj, multe jam debatis la demandon, ĉu liaj dentoj estas intencitaj por karnovoraj aŭ herbovoraj celoj, aŭ por ambaŭ kune. Sed ĉar en sia insulo la 'gio manĝas nek karnon nek herbon, ĉi tiu demando ŝajnas superflua.

La propra kostumo de la 'gio estas, kiel lia nomo, konciza. ĉar lian kapon nature tegmentas multa pajlo, li ne portas ĉapelon. ĉar li kutimas multe vadi en la surfo, li ne portas ŝuojn. Li havas utile malmolan kalkanon, kaj la prijuĝemaj opinias, ke ĝia frapo estas preskaŭ tiel danĝera, kiel hufofrapo de sovaĝa zebro.

Kvankam la portugala maristaro jam de longa tempo konas la 'gion, ĝis relative lasta epoko la usonaj maristoj apenaŭ imagis lin. Lin unuafoje ekkonis iuj estroj de niaj ŝipoj el Nantucket antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj, kaj ili ekkutimis albordiĝi ĉe Fogo dum la forvelado, por tie plenigi vakajn postenojn en siaj ŝipanaroj, kaŭzitajn de la malabundeco de viroj hejme. Laŭgrade la kutimo fariĝis sufiĉe ĝenerala, tiel ke nun oni trovas la 'gion en proksimume triono el la balenŝipoj. Unu motivo, kiu igis ilin petataj, estas jena: Naiva 'gio, serĉante postenon en fremda ŝipo, neniam petas salajron. Li venas por biskvito. Li ne scias, kion signifas alia salajro, krom se frapoj kaj batoj estas salajro, kaj da tio li ja ricevas malavaran porcion, pagatan tre akurate, kun de tempo al tempo kromprivilegio da pugnado. Malgraŭ ĉio ĉi, troviĝas iuj homoj, kaj ne temas pri nur la partianoj liaj, kiuj tamen insistas, ke la 'gio neniam ricevas tiom, kiom li meritas.

Ĉar lia obeema servado estas tiel ĉipe akirebla, kelkaj ŝipestroj eĉ asertas, ke 'giaj maristoj estas pli preferindaj, ja ĉial ajn, korpe kaj intelekte, ol usonaj maristoj; tiaj ŝipestroj plendas, kaj prave, ke usonaj maristoj, se oni ne dece traktas ilin, emas doni seriozajn ĝenojn.

Sed eĉ iliaj plej ardaj admirantoj ne opinias, ke estas prudente veligi ŝipon kun tute 'gia maristaro, almenaŭ se temas entute pri senspertaj, t.n. verdaj, maristoj, ĉar verda 'gio estas el ĉiuj verdaĵoj la plej verda. Krome, ĉar liaj piedoj bezonas praktikadon en la rigo por perdi la mallertecon, verdaj 'gioj sufiĉe multenombre kutimas fali en la maron je la unua malluma, skuala nokto; tiom ja, ke kiam malprudentaj proprietantoj insistas al ŝipestro, kontraŭ lia volo, pri verda 'giaro de pruo ĝis pobo, tiu alprenos duoble pli multajn 'giojn, ol li prenus da usonanoj, por pretigi sin kontraŭ ĉiuj eventualaĵoj.

La 'gioj ĉiam pretas enŝipigi. Iutage ajn oni povas iri al ilia insulo, kaj montrinte la biskvitan monon trans la relo, povas ŝargi la ŝipon per ili ĝis la akvo atingas la randon.

Sed kvankam kiom ajn da 'gioj ĉiam pretas enŝipigi, tamen ne estas bona ideo, preni ilin tiaj, kiaj ili venas. Ankaŭ inter 'gioj eblas selektado.

Kompreneble la 'gio havas sian privatan karakteron, krom la publika vesto. Por koni 'giojn -- por esti fidinda juĝisto pri 'gioj -- oni devas studi ilin, same kiel por koni kaj prijuĝi ĉevalojn, oni devas studi la ĉevalojn. Malgraŭ la komuna relativa simpleco de ĉevaloj kaj 'gioj, en ambaŭ kazoj oni ne povas sciiĝi pri la besto per intuado. Kiom malsaĝe do agas tiuj sensciaj junaj ŝipestroj, kiuj je sia unua vojaĝo iras kaj enŝipigas siajn 'giojn ĉe Fogo tute sen preparaj informoj, eĉ ne petinte oportunajn konsilojn de iu 'giĵokeo. La termino "'giĵokeo" temas pri homo, kiu ĝisoste konas la 'giojn -- "'giologo", tiel diri. Multaj estas la junaj ŝipestroj, kiujn deĵetis kaj grave vundis 'gioj, kiujn ili mem elektis. ĉar malgraŭ la ĝenerala obeemo de la 'gio en la "verda" stato, povas esti tute alie, kiam li maturiĝas. Diskretaj ŝipestroj ne akceptas tian 'gion. "For tiu matura 'gio!" ili krias, "tiu klera 'gio; tiu scihava 'gio! Ja la verda 'gio por mi!"

Por helpi al senspertaj ŝipestroj, kiuj vizitos Fogon, oni povas doni la sekvajn konsilojn pri tio, kiel plej bone ekzameni 'gion: Staru rekte antaŭ la 'gio, je (ni diru) tripaŝa distanco, por ke la okulo, kiel pafado, povu enfili la 'gion de pruo ĝis pobo, je unu ekrigardo vidante lian tutan formon kaj staturon -- kiel aspektas lia kapo, ĉu li portas ĝin bone; liaj oreloj, ĉu ili tro longas? Kiel li fartas ĉe la postkolo? Liaj kruroj, ĉu la 'gio staras sur ili fortike? Liaj genuoj, ĉu jen iuj simptomoj Belŝacaraj tie? Kiel statas la regiono de la brustaĵo? ktp, ktp.

Ĉi tiom do pri la osto kaj la pugo. Pri la cetero, alproksimiĝu, kaj metu la centron de la pupilo de via okulo -- metu ĝin, tiel diri, ĝustee en la okulon de la 'gio; kvazaŭ okulŝtonon, delikate sed firme englitigu ĝin tien, kaj rimarku tiam, kia (se entute ia) lignereto aŭ trabo da malvirteco estos elflosigita.

Ĉion ĉi, kaj ankoraŭ multe pli, oni devas fari; kaj tamen malgraŭ ĉio eĉ la plej sperta juĝanto povas trompiĝi. Sed nenial ajn la ŝipestro negocu pri sia 'gio kun iu peranto, kiu mem estas 'gio. ĉar tia ulo ja nepre estos scihava 'gio, kiu certe konsilos al la verda 'gio, kion li kaŝu kaj kion elmontri por plej bone impresi la ŝipestron; kaj kompreneble la scihava 'gio supozas, ke antaŭ ĉio la ŝipestron interesos kiel eble plej bona korpa kaj morala kvalito. Jen kazo, kiu forte montras la malprudentecon de fido al tia peranto: liaj samlandanoj rekomendis iun 'gion al ŝipestro el Novbedfordo, ŝajnigante lin unu el la plej lertmovaj 'gioj en Fogo. Jen li staris, rekta kaj fortika, en marsoldata pantalono nekutime bone plenigita. Vere, li ne multe paŝis tiutempe. Sed oni kredis tion senmemfideco. Bone. Oni enŝipigis lin. Sed je la unua mallongigo de la veloj, tiu 'gio prokrastegis. Oni ekzamenis lin, kaj ambaŭ krurumoj de la pantalono montriĝis plenaj de elefantiazo. Tio estis longa vojaĝo de kaĉalot-ĉasado. Oni ne povis trovi havenon, kie eblus forĵeti lin, do tiel senutila kiel la sama kvanto da segligno, ĉiam krakmaĉante biskvitojn, dum tri lacigaj jaroj tiu elefantiazoza 'gio portiĝadis ĉirkaŭ la globon.

Saĝiĝinte per pluraj tiaj spertoj, la olda ŝipestro Hoŝea Kean, el Nantucket, enŝipigante 'gion, nun reĝisoras la aferon jene: Li albordiĝas al Fogo dum la nokto; per sekretaj rimedoj li informiĝas pri la loĝloko de la plej akirinda enŝipigema 'gio; tiam kun forta bando li surprizatakas ĉiujn amikojn kaj konatojn de tiu 'gio, metante ilin sub gardadon, kun pistoloj ĉe iliaj kapoj; post tio li singardeme rampas al tiu 'gio, kiu nun kuŝas naive en sia kabano, tute malstreĉite kaj ne sentante ian bezonon montri sin en trompa aspekto. Tiel silente, tiel subite, tiel senaverte, ŝipestro Kean sin ektrudas ĉe sia 'gio, tiel diri, en la familia sino mem. Ĉi tiel, pli ol unufoje, jam riveliĝis neekspektitaĵoj. Iu 'gio, laŭfame kvazaŭ iu Herkulo en forteco kaj iu Apolonio en beleco, subite malkovriĝis en mizera amaso, forlasitece velkinta kvazaŭ sur lambastonoj, kun kruroj kvazaŭ rompitaj sur ĉara rado. La soleco estas la domo de la malkaŝemo, laŭ ŝipestro Kean. En la stalo, ne en la strato, li diras, troviĝas la efektiva ĉevalaĉo.

Jen afero, kiu aldonas instigan eĝon al la natura malestimo de regule edukitaj maristoj al 'gioj: la 'gioj subvendas ilin, laborante kontraŭ biskvito, dum la maristoj postulas dolarojn. Pro tio, oni singardeme akceptu iun ajn onidiron de la maristoj, se ĝi malestime temas pri la 'gioj. Precipe tiu mokdiro ilia, ke la simiojako origine nomiĝis tiel ĉar tiu kruda hirta vestospeco unue konatiĝis en Fogo. Ili ofte nomas simiojakon "gi-jako". Sen juĝo pri ĉi ties praveco, estas certe, ke al neniu alia voko la 'gio pli entuziasme respondos ol al la vorto "Homo!"

Ĉu ia streĉa laboro estas farenda, kaj la 'gioj staras paŭte? "Jen, miaj homoj!" ekkrias la maato. Kiel ili saltas! Sed dek kontraŭ unu, kiam la laboro finiĝis, oni reiras al simpla 'Gio. "Ĉi tien, 'gio! Vi giiiii'!" Fakte, oni povas supozi, ke oni honoras ĉi tiujn malfeliĉajn 'giojn per la nomo "homo" nur tiam, kiam eksterordinara stimulado estas bezonata, nur kiam ekstran streĉiĝon oni deziras tiri el ili.

Ĝis nun la intelekto de la 'gioj estas malmulte kulturita. Neniu bone atestita eduka eksperimento estas aplikita al ili. Oni diras, tamen, ke en la pasinta jarcento sagacega mararmea oficiro portugala subvenciis junan 'gion al la Universitato Salamanka vekos, ĉe la etnologoj, ian deziron vidi 'gion. Sed por vidi 'gion tute ne necesas iri al fora Fogo, same kiel ne necesas iri al Ĉinio por vidi ĉinon. 'Giojn oni de tempo al tempo renkontas en niaj havenoj, precipe en Nantucket kaj New Bedford. Sed ĉi tiuj 'gioj ne estas la 'gioj de Fogo. Tio estas, ili ne plu estas verdaj 'gioj. Ili estas mondumaj 'gioj, ĉi tial oni ofte supozas ilin naturalizitaj usonanoj trosunumitaj. Multaj ĉinoj, en novaj jako kaj pantalono, kun la longa harplektaĵo kaŝita spiralite sub ĉapelo Genin, jam promenadis laŭ Broadway, kaj oni supozis ilin nur originalaj bienuloj el Georgio. Same okazas pri 'gioj; nekonanto bezonas akran okulon por rekoni 'gion, eĉ se li vidas lin.

Jen do ĝenerala, skiza rigardo al la 'gio. Por pluaj kaj pli plenaj informoj, oni povas demandi al iu ajn akramensa usona balenŝipestro, sed precipe al la menciita olda ŝipestro Hoŝea Kean, el Nantuketo, kies aktuala adreso estas "Pacifika Oceano."


Al la komenco de la revuo

i(f

Edward Estlin CUMMINGS

[i(f]

i(f

ol
io
fa
la

s)z
ol
i


teco

Edwin Estlin Cummings
(e.e. cummings) 1958
Tradukis Liland Brajant Ros' 1996


Al la komenco de la revuo

Promeni
la
glacion

Mildred Downey Broxon

elangligis
Liland Brajant ROS'


Promeni la glacion
(originale: Walk the Ice)

Mildred Downey BROXON

elangligis
Liland Brajant ROS'

(c) 1980 Mercury Press, Inc.
Unue aperis en angla lingvo en
Fantasy and Science Fiction,
Januaro 1981

Traduko
((c) 1995, 1997 Liland B. Ros' por la aŭtoro)
rajtigita de la aŭtoro

     La pejzaĝo dominas unu muron:  glaci-montoj grumblas sur 
griza norda maro.  Brizo flustras inter scintilantaj neĝ-kristaloj, kaj
mevoj kriĉas.  Sed la pensiulejo en Sitka distas de ajna arkta 
strando.  Ĉi tiu marpejzaĝo estas nur vid-sona projekciaĵo, kaj la 
aero estas varma.
     Anagan kontrolas la horloĝon.  Venis la horo.  Ŝi tuŝas regilon, 
kaj la Maro Beringa ekfadas.  Anstataŭ ĝi aperas sur la vid-ekrano
vicoj da avidaj junaj vizaĝoj:  diplom-ceremonio ĉe la Kolegio 
Esplorista.  Ĉi tiu unua diplomiĝantaro nombras nur dudek.  Jen
tie, en la tria vico, sidas Nakarak, ŝia kvaroble praa nepino.  Longe 
Anagan atendis ĉi tiun tagon, tiel longe ja, ke ŝia aĝo nun malebligas
vojaĝi.  Nu, ne gravas.  Estante la emerita Prezidenta Konsilistino de 
Unuiĝinta Nordio, ŝi kapablas ordoni rektan vid-elsendon kaj pagi ties 
koston.

     Ĉio ĉi komenciĝis antaŭ multaj jaroj, Anagan meditas.  Mi ne 
komprenis tiam, kompreneble, kio okazas, sed mi surpaperigis ĝin.  Mi 
eĉ ne plu havas la paperon.  Ne necesas, ke mi legu ĝin.  Mi memoras 
ĉion ...

     Mi vidis sep disrompiĝojn de la glacio. En la vintro post mia sepa 
aŭtuna frostiĝo, la fremdulo venis.  Pli frue, la ĉasado estis bona.
Abunde da fokaĵo kaj rosmaraĵo kuŝis sur la viandorako, kaj la kaptiloj 
kaptis multajn vulpojn.  La inoj plene okupiĝis pri skrapado kaj 
moligado de la feloj.
     Estis kvar domoj en nia vintra vilaĝo. En unu domo farita el tero 
kaj ŝtono loĝis Patrino, Patro, Patropatrino, kaj mi. 
     Profunda vintro jam pasis for; ni proksimiĝis al printempo.  Suno 
elrigardis ĉiutage pli longe je tagmezo.  Iu el la viroj vidis frue 
vekiĝintan polusan urson sur la mara glacio.  Akra-osta kaj ĉifona post 
la longa dormado, la urso iris ŝanceliĝante.  Ĉiuj kvar ĉasistoj,  
iliaj duone maturaj filoj, kaj la hundoj eliris sur la glacion por 
mortigi la urson. Montriĝis, tamen, ke la urso ne estis tiel dormema, 
kiel ĝi ŝajnis.  Patro estus pafinta ĝin el sekura distanco, sed li 
eksentis loketon de maldika glacio sub la neĝo.  Li paŝis malantaŭen 
kaj ekglitis.  Lia fusilo ekfalis el liaj manoj, rompis la glacion, kaj 
sinkis.  Patro surgenuiĝis, rigardante post ĝi.  La sola fusilo en la 
vilaĝo   subite ĝi kvazaŭ neniam ekzistis.  Patro akiris ĝin, 
kontraŭ multaj vulpoj, de ĉasisto el plisudo, kiu komercis pri peltoj 
kun la blankuloj.
     La aliaj rigardis for en silento, por ne embarasi lin.  Patro 
ridis:  "Ŝajnas, ke iu deziras ĉasi en la malnova maniero."  Do kun
nenio krom osto-pintaj harpunoj, ili iris kontraŭ la urson.  Ĝi 
mortigis tri ĉasistojn kaj ok hundojn.
     Patro kaj la duone maturaj knaboj retrenis la kadavrojn al la 
vilaĝo, kie ili disporciigis la urson kaj enterigis la virojn.  La filo 
de la viro, kiu unue frapis la urson, ricevis la plej elektindan viandon.
     Ĉar Patro nun estis la sola granda ĉasisto, li devis ĉasi fokojn 
por nutri la aliajn. Ankaŭ la junaj knaboj ĉasis, sed ili malmulte 
kaptis.  La kaptaĵo de Patro estis bona.  Patrino portis porciojn al la 
aliaj familioj, kaj metis la ceteron sur la komunan viandorakon.
     Io malbona superpendis tiun vintron. Eble la spiritoj de la 
mortintoj vagadis kaj fortimigis la bestojn.  Eble la virino sub la maro
volis kombigi al si la hararon, kaj neniu venis por helpi ŝin, do ŝi 
retenis la ĉasbestojn.  Kiu scias?  Ĉiun fojon, Patro devis iri pli 
disten sur la glacion por fokoj.
     Unu nokton, longe post mallumiĝo, dum la Nordaj Lumoj trembrilis, 
li revenis rajdante sur la glitiloj de sia sledo.  Lia maldekstra kruro
ŝnurligiĝis al harpuna stango.
     Li ne volis diri, kio okazis   ĉu truo en la glacio, hundobatalo en 
kiu la rimenoj ĉirkaŭvolvis lin kaj li treniĝis Patrino ne demandis.  
Ŝi detiris liajn botojn kaj eksterajn vestaĵojn.  Mi vidis blankajn kaj 
ruĝajn osto-splitojn sin trudantajn tra la haŭto.  Patrino 
ĉirkaŭportis viandon al la aliaj domoj, poste venis hejmen por pretigi 
manĝon.
     Patro kuŝis silente kaj ne manĝis. Patropatrino ŝancelis sin kaj 
zumkantis.  Ofte ŝi kredis sin denove juna, kaj bela.  Ŝi povis teni 
brulanta sian sapŝtonan lampon, tamen, kaj ŝi utilis por elmaĉi la 
grason el la feloj.  Sen dentoj, ŝiaj gingivoj ne povis trui ilin.
     Nun, la vilaĝo ne havis potencan ĉasiston, kaj la aliaj familioj 
ekpensis, ke ili eble devus iri vizite al amikoj kaj parencoj.  La
plej proksima vilaĝo situis nur tri tagojn for en bona vetero.  Patrino 
decidis resti kun Patro, kaj vidi ĉu li povos fortiĝi por vojaĝado.  Li
estis malsana, brulanta, kaj freneza.  Patrino ne povis porti lin al la 
sledo, kaj li ne povis marŝi nek komprenis, kial li devus provi.
     Do ni restis, Patrino, Patro, Avino, kaj mi.  La aliaj familioj 
lasis viandon por ni, prenante nur tion, kion ili kaj iliaj hundoj
bezonos dum la vojaĝo, plus donacoj por la gastigontoj.
     Ni staris ekster la domo tiun nokton, kaj spektis la baraktadon kaj 
sibladon de la Nordaj Lumoj.  Avino diris, ke tio signifas, ke iu mortos. 
Estas vere, ke ĉiam post kiam Patro venis hejmen difektite, la Lumoj 
estis pli brilaj kaj pli bruaj ol kutime.  Mi fajfis por konstati, ĉu ili
respondos al mi, sed ili ne atentis.

     Tiun nokton, la fremdulo alvenis.  Ni ankoraŭ estis ekstere, 
rigardante la Lumojn, aŭdante la febran babiladon de Patro, kiam mi
ekvidis malhelan formon longe for sur la marglacio.  La Lumoj brilis 
tiom, ke la frostiĝintaj ondoj kaj montoj glimis blanke, kaj la steloj 
brilis dense tie, kie la ardo ne forblokis ilin.  La formo marŝis tiel 
malgracie, ke mi scivolis, ĉu ĝi estas urso.  Dum ĝi pliproksimiĝis, 
mi vidis, ke ĝi estas nur iomete pli ol home alta.  Ĝi ŝanceliĝis.
     "Juna persono rimarkis, ke fremdulo alproksimiĝas," mi diris al 
Patrino.  Ŝi staris rigardante.  Ŝi ne volis eliri al li renkonte, tion
devus fari la viro de la domo, sed ŝi pretis stari kaj doni saluton.  
Ŝi ĝemis.  "Kiam gastoj venas, estas bone, ke ni havas manĝaĵojn por
proponi."  Avino murmuris ion kaj reiris en la domon.  Mi restis apud 
Patrino.
     La fremdulo ekvidis nin, levis la brakojn, kaj ŝanĝis sian 
direkton.  Kiam li atingis la bordon, li falis sur la genuojn.  Ni 
atendis.  Se li ne bezonis helpon, estus ofendo tion proponi. Li estis 
plenkreskulo.
     Post iom da tempo li levis sin kaj pliproksimiĝis.  "Venu viziti 
nin," Patrino diris, kvazaŭ li paŭzas dum promenado.  Li faris
strangan sonon. Ŝi kondukis lin en la domon.
     "Edzo," ŝi diris al Patro, "Iu ne volas esti aroganta, sed ŝajnas, 
ke fremdulo venis trans la glacion."
     Patro ĝemegis.
     "Anagan," Patrino diris, "iru, portu iom da viando el la rako."  Al 
la fremdulo ŝi diris, "Mi havas , kompreneble, nenion por proponi, krom 
iomete da nutraĵo, kion la hundoj ne degnis manĝi, ĉar mia edzo ne 
estas granda ĉasisto.  Mi hontas, metante tian nutraĵon antaŭ gaston.  
Eble vi devus vojaĝi plu."  Tio montris, ke ŝi volas, ke mi alportu la plej
bonan pecon, do mi eliris sur la stelojn, palpis mian vojon al la 
viandorako, kaj reportis fokan hepaton.
     Dum ĉio ĉi la fremdulo diris nenion. Patrino kaj Avino volis 
depreni liajn botojn, sed li retiris sin.  Post kiam mi revenis kun la kruda
frostigita hepataĵo, mi rigardis lin, kiam li ne vidis min.  Mi tanĝe 
proksimigis min; liaj vestoj estis glataj kaj malvarmaj, malsimilaj al
peltaĵoj, kaj ili ne ŝajnis sufiĉe dikaj. Kredeble li estis 
frostmortanta.  Kaj li estis maldika, ja maldikega, kaj alta.  Neniam mi
vidis vivantan homon tiel maldikan.
     Lian vizaĝon tegis ia intestaĵo, sed pli travidebla, kiel glacio.  
Malantaŭ ĝi montriĝis lia haŭto, blua kaj malglata.  Liaj okuloj 
estis flavaj, tre grandaj.  Mi ne povis vidi lin cetere, ĉar lin kovris 
strikta frostebrila vestaĵo.  Sendube iam liaj manoj frostiĝis, ĉar 
mankis al li pluraj fingroj.  Li havis nur po du, kaj polekson, ĉe ĉiu 
mano.  Kredeble tio okazis antaŭ tre longe, ĉar lia edzino estis 
kudrinta por li taŭgajn gantojn.
     Ankoraŭ li diris nenion.  Li havis ĉe si skatolon, proksimume tiel 
grandan kiel kudrilan skatolon.  Li prilaboris ĝin per siaj kompatindaj
manoj.  Mi opiniis malĝentile, rigardadi lin. La skatolo faris siblan 
sonon, similan al la Nordaj Lumoj.
     Patrino tranĉis la hepaton sur plata ŝtono.  Ŝia silika tranĉilo 
akris, sed ne tiel akre kiel la metalaj tranĉiloj, kiujn ni vidis.
Venontjare, Patro promesis, li akiros tian por ŝi.  Ĉi-jare li bezonis 
la fusilon.  Ŝi ŝajnigis honton. Patrino estis tre ĝentila kaj diris,
"Mi bedaŭras, ke la viandorako tenis nur ĉi tiun visceraĵon.  Ĉu eble 
mia stulta filino trovis ĝin inter la postlasaĵoj de la hundoj?" La 
fremdulo ankoraŭ diris nenion, kvankam estis lia devo siavice laŭdi la 
bonegan viandon. Tio estus bona etiketo.  Li ĉirkaŭrigardis al la
dormopodio kun ĝia amaso da peltoj, al la ŝtonaj lampoj, la ostopinta 
harpuno de Patro, la silika tranĉilo de Patrino, kaj faris mallaŭtan
sonon.  Li kunpremis la kripligitajn manojn kaj rigardis fikse al la 
tegmento.
     Patrino donis al li pecon de fokhepataĵo. Ĝi estis malfrostiĝinta 
nun, kaj gutigis sukon. Mia propra buŝo salivis.  Mi dubis, ĉu la
fremdulo estas malsata; li eligis pluan mallaŭtan sonon kaj ekretiris 
sin.  Poste li trankviliĝis, eklevis la viandon, kaj rigardis ĝin.
     Patrino atendis.  Li malstreĉis la tegaĵon antaŭ sia vizaĝo, 
faris unu etan mordon   li havis malgrandajn, akrajn dentojn, kiel foko   
kaj demetis ĝin.  Li sidis tremante, dum sango laŭfluis lian mentonon.  
La vido malsatigis min.  Finfine, li prenis sian pecon de hepataĵo kaj 
manĝis la tuton.
     Tiam ni ĉiuj rajtis ekmanĝi.  Eĉ Patro elvenis el sia frenezado 
dum kelka tempo.  Li provis konversi kun la fremdulo, pri ĉasado, 
hundoj, kaj vetero, sed la fremdulo povis fari nur bestajn sonojn.  Kiam 
ni sufiĉe supersatigis nin   mi iris ankoraŭ plurfoje al la viandorako
  Patro demandis, ĉu la fremdulo deziras Patrinon por la nokto, ĉar li 
vojaĝas sen virino.  Nia gasto ne respondis.  Eble li estis surdmutulo.  
Eĉ en la graveda stato, Patrino estis tre bela.
     Ĉiuokaze, li prenis la malvarman lokon sur la flanka benko, for de 
la ĉefa dormopodio. En la nokto ni aŭdis, ekstere, lian vomadon.
Verŝajne li malsatis longan tempon, kaj poste ekvoris tro rapide.  Tio 
povas okazi al iu ajn. Ni ĉiuj reendormiĝis.

     Dum la sekvaj pluraj tagoj, la kruro de Patro komencis fetori.  Li 
ne sciis, kie li estas; li babiladis.  La fremdulo finfine provis vidi,
kion li povas fari por helpi.  Li eĉ demetis siajn gantojn.
     Liaj povraj manoj!  Ne nur, ĉar ili estis frostiĝintaj, sed la 
haŭto estis blua kaj skvameca.  Inter la skvamoj kreskis fajnaj oraj
haroj.  Mi neniam konis fridon, kiu povis fari tion.
     Li detiris la dormopelton de Patro, rigardis la difektitan kruron, 
kaj siblis.  Li fuŝpalpis en sia sako, kaj eltiris malgrandan vezikon.  
Kiam li verŝis la likvaĵon sur la vundon, ĝi bobelis, kaj Patro 
ekkriis dolore. Vaporo ekleviĝis.  Rapide la fremdulo ekprenis la 
akvujon, kaj malplenigis ĝin sur la kruron de Patro.  La vaporado 
ĉesis.  Li retropaŝis kaj rigardis, denove, al siaj povraj mutilitaj manoj.
La ungoj estis nigraj ungegoj.  Li retiris la tegan intestaĵon trans 
sian vizaĝon, resurmetis la gantojn, kaj paŝis eksteren.
     Mi devus ne sekvi lin.  Estis klare, ke li deziris esti sola.  Sed 
mi estis juna kaj malĝentila.
     Li ĉirkaŭmarŝis la vilaĝon, rigardante en la tri forlasitajn 
domojn.  Li haltis kaj pririgardis la preskaŭ malplenan viandorakon,
paŭzis por esplori la hundosledon de Patro -- ĝi estis belega, kun 
ostaj glitiloj -- kaj staris rigardante al nia jungitaro.  Ili hojlis
kaj saltis al li, sed ĉar ili estis ligitaj, ili ne povis damaĝi lin.  
Tamen li retropaŝis. Li ne estis do sledisto.  Tiuj estis bonaj hundoj.
     Li staris longe, rigardante trans la glacion, apud la ŝtonamasigita 
monteto, kie ni enterigis niajn mortintojn.  Ĉu li parolis kun la
prapatroj?  Li unu vorton ne parolis kun ni.  Li kunportis sian skatolon, 
kaj denove li komencis prilabori ĝin.  La Lumoj dancis supere, kaj la
skatolo siblis laŭritme de ilia tordiĝado.  Tiam li demetis ĝin, kaj 
sidiĝis en la neĝo, bukliĝinte, kun la frunto kontraŭ la genuoj. Mi 
timis, post kelka tempo, ke li frostiĝos, do mi aliris lin.  "Iu sidas 
en la malvarmega neĝo," mi diris, "kiam varma domo staras proksime."  Li 
ekrigardis min.  En la mallumo, liaj flavaj okuloj verdiĝis.  Li 
palpebrumis.  Mi etendis la manon kaj rekondukis lin en la domon. 
Kelkfoje li estis tiel forgesema kiel Avino.

     Tiam ekfrapegis la ŝtormo.  Eĉ se Patro estus sana, li ne povus 
eliri por ĉasi tiam. La viandorako faris malplenan muzikon per la
vento.  Foje Patrino preskaŭ perdiĝis serĉante ĝin, kvankam ĝi 
situis nur kelkajn paŝojn for de la pordo.  Pretere, ĉio estis blankaj 
fajfantaj blovataj neĝamasoj.  La hundoj kunvolvis sin sub la neĝo, kaj 
ni kunpremis nin endome, kaj diris rakontojn, observante la malaperadon de
niaj nutraĵoj.
     Ĉiuj, krom la fremdulo.  Li ne havis rakontojn por diri -- li 
restis muta.  Kelkfoje li palpis la sapŝtonan lampon per unu skvamoza
blua fingro, aŭ fingrumis la senutilan skatolon, kiun li portadis, sed 
plejparte li kaŭris en la angulo, lulante sin kiel Avino.
     Post iom da tempo ni kantis por malakrigi la doloron en niaj 
ventroj.  Nenio alia estis farebla.  Patro ne konsciis, ke lia kunkantisto
mortis, murdita de tiu urso, kaj do li kantis sian propran rolon kaj 
poste tiun de la alia -- je ĉi tio, uzante la voĉon de la mortinto.
Mi rigardis eksteren por certiĝi, ke la viro ne deĵetis sian amason da 
frostaj ŝtonoj por aliĝi al ni.  Sed la nokto enhavis nur venton.
     La fremdulo aŭskultis kaj, kiam Patro finis la kanton, faris 
kelkajn strangajn sonojn proprajn.  Eble tio estis lia speco de muziko.
Ĝi sonis simile al la knarado de dika glacio baldaŭ disrompiĝonta.
     Avino, siavice, ekkantis plorkanton. Fojfoje, memorante kiom aĝa 
ŝi estas, ŝi malgajiĝis.

     Aj-a, aj-a, virino iam estis juna.
     Aj-a, aj-a, virino iam estis bela.
     Iam grandaj ĉasistoj batalis pri virino.
     Iam ŝi donis plezuron al multaj viroj.

     Aj-a, aj-a, virino iam povis vojaĝi.
     Aj-a, aj-a, virino iam estis juna.  Aj-a.

     Malsato kaj malsano plimalbonigis Patron.  Li luktis kontraŭ aĵoj, 
kiujn nur li povis vidi.  Mi ne scias, kiel li levis sin por tradraŝi la 
domon, stumblante, sed li renversis la lampojn de Patrino kaj Avino.  
Patrino kriegis kaj bat-estingis la disvastiĝantajn flamojn per la
manoj, poste remetis Patron sur la liton.  Ni sidis en la mallumo.
     Ekbruligi fajron estas longa, laciga tasko. Patrino ĝemis kaj 
komencis, kiam lumo ekflagris el la angulo de la fremdulo.  Li atendis
dum ŝi replenigis la lampon kaj ĝustigis la meĉon, tiam li tuŝis la 
meĉon per sia flamo. Ĝi ekbrulis.
     Mi volis, ke li faru tion denove.  Mi petis al li.  Li ŝajnis 
kompreni, ĉar li faris fajron el nenio plurfoje, ĝis li tediĝis pri 
tiu infanao, kaj remetis la ilon en sian sakon.
     La fremdulo havis do ian utilon:  li ne povis ĉasi, kanti, nek 
paroli, sed li ja povis ekbruligi fajron.
     Kiam la ŝtormo plejfortiĝis, venis al Patrino la tempo por naski.  
Mi sciis, ke bebo estas baldaŭ naskota, sed ni ne sciis kiam. Patro ne 
povis doni la helpon de edzo.  La fremdulo sciis nenion.  La tasko do 
falis al Avino kaj mi. Mi vidis naskojn antaŭe, kompreneble.  Jam 
pasintjare mia frateto naskiĝis, dum la vintro. Li vivis dek tagojn. 
Ne estis tre malfacile por Patrino, ĉi-foje. Avino memoris la ceterajn 
farendaĵojn.  Post nelonge, beba knabino ekprovis mamsuĉi.
     Patrino ne donis multan lakton.  Ŝi estis tro longe malsata.  Ŝi 
ne parolis nomon por la bebo.  Mi sciis, kion tio povas signifi.
     Kiam la ŝtormo kvietiĝis, Avino leviĝis de la dormopodio kaj 
surmetis siajn botojn, pantalonon, kaj anorakon.  "Iu volus promeni," ŝi 
diris.
     "Mi akompanos vin, Avino."  Mi timis.
     "Kio do?  Ĉu mi estas tiel maljuna, ke mi ne povas promeni sole?"  
Ŝia tono estis firma, dura, sed la okuloj estis teneraj.  Ŝi frapetis 
min al la kapo karese, kvankam mi miskondutis.  Mi devus diri nenion.  
Patrino, kiu ĉiam kondutis perfekte, ŝajnigis ne rimarki, kaj plu 
provadis suĉigi la bebinon. Ĉu ŝia bopatrino ne iru eksteren, se ŝi 
volas? Patro jam vidis neniun.  Kiam Avino elpaŝis en la pasejon, la 
fremdulo metis unu manon sur ŝian brakon, kvazaŭ por deteni ŝin.  Ŝi 
flankenŝovis lin.  Mi tenis lin ĉe la mano, por ke li ne sekvu ŝin.  
Liaj povraj mutilitaj fingroj pugniĝis en la gantoj.  Ankaŭ li komprenis.
     La postan tagon, ni eliris kaj trovis Avinon.  Ni entombigis ŝin 
sur amason da ŝtonoj sur la monteto, kaj ni funebris pri ŝi la decan 
tempon.  Dum tiu tempo, kiam neniu el ni eliris, kiam ni eĉ ne demetis 
la vestojn, ankaŭ Patro mortis.  Patrino kaj la fremdulo elportis lin 
por kuŝi kun la aliaj mortintoj.  Denove ni funebris.
     Ni ĉiuj fariĝadis maldikaj, sed mi rimarkis, ke la fremdulo 
maldikiĝis pli rapide ol ni ceteraj, kaj lia  buŝo fendiĝis kaj sangis.
La lakto sekiĝis ĉe Patrino.  Ŝi decidis, ke ni devos mortigi kaj 
manĝi iun el la hundoj.  La hundoj mem nun estis malsategaj, portis magran
viandon.  Kion ni trovis, tio naŭzis nin.  Tiuj estis bonaj tirhundoj, 
bone dresitaj.  Kiam ni esros formanĝintaj ilin ĉiujn, kompreneble,
tute ne restos espero.  Kiel ni povus transiri la glacion?  Tial ni 
provis atendi kiel eble plej longe inter mortigoj.  Eble io okazos, kaj ni
ankoraŭ havos parton el la hundaro.
     Novaj ŝtormoj albloviĝis.  Eĉ se anoj de la proksima vilaĝo 
provus sendi helpon, ili ne povus vojaĝi.
     Fratineto ploregis, kaj poste nur ploretis. Iun tagon, Patrino 
alvokis min.  "Mi ne plu havas lakton.  La bebino malsatmortas.  Estus
kruele, lasi ŝin suferegi.  Ankaŭ vi malsategas."  Ni ŝparis kelkaj 
fokhaŭtajn ŝnurojn por manĝi plej laste.  Mi helpis ŝin uzi iun el 
ili por strangoli la fratineton, ĉar Patrino estis tre malforta.  Kiam 
venis mia vico morti, mi diris, "La vivo ankoraŭ ne estas pli peza ol la 
morto, Patrino.  Mi klopodos provizi por mi mem."  Ŝi do lasis min vivi, 
kvankam ŝi estis zorgema patrino kaj ne volis vidi siajn infanojn 
malsatmorti.
     Mi decidis, ke mi iros por helpo.  La fremdulo estis tre malsana, 
kaj senutila.  Oni supozus, ke li promenus la glacion.  Patrino estis
preskaŭ tro malforta por movi sin.  Ni ankoraŭ havis kvar hundojn, do 
mi mortigis unu por manĝi, kaj jungis la ceterajn.  Tio ne estas sufiĉe 
multaj hundoj por tiri normalan ŝarĝon, sed mi estis nur infaneto, kaj 
jam tre maldika.  Mi povus kuri plejparton de la vojo.
     La fremdulo vidis mian ŝarĝadon, kaj kvazaŭ volis demandi, kien 
mi iras.  Ĝis tiam ni lernis paroli per gestoj, iomete.  Do mi
fingromontris al Patrino, kaj al mi mem, kaj fingrojn tordetis por signi 
"multajn homojn", poste fingre indikis la direkton al la proksima
vilaĝo.  Mi ŝajnigis ankaŭ manĝadon.  La fremdulo proponis akompani min.
     Li ne multe helpos, sed se li venos, estos pli multe da hundaĵo por 
Patrino, kaj la fremdulo pli altis ol mi:  eventuale li povos helpi 
starigi la sledon, se ĝi renversiĝos en neĝamaso.  Mi lasis lin do 
veni.  Li kunportis sian skatolon.
     Li marŝis, komence, malantaŭ la sledo. La hundoj malfortis, eĉ 
post kiam ili manĝis parton de la mortinta kunjungito; ili nur trote
rapidis.  Post nelonge la fremdulo laciĝis kaj grimpis sur la sledon por 
kuŝi sur la dormo- peltoj.  Tiam li jam malmultege pezis, apenaŭ
pli ol mi.  Se mi kuris malantaŭe kaj helpis la glitilojn trans 
malglatajn lokojn, la ŝarĝo ne multe malrapidigis la hundojn.
     Kiam la nokto venis, mi provis konstrui kabaneton el neĝo.  Mi ne 
lertis pri tranĉado de la blokoj -- ĉi tio estis vira laboro, kvankam
mi estis observinta ĝin -- kaj mi neniam sukcesis fari la kupolan 
tegmenton, sed ni havis almenaŭ ŝirmon kontraŭ la vento.
     La postan tagon, mi devis helpi la fremdulon sur la sledon.  Pli 
frue, li provis jungi la hundojn, sed sango tralikis liajn gantojn kaj
tinkturis la neĝon.  La hundoj eskapis kaj eklekis ĝin, poste hojlis.
     Kompreneble, ni ne kunportis manĝaĵon, sed mi havis la lampon de 
Avino.  Mi eĉ havis iom da oleo, kaj ni povis degeli glacion por akvo, 
kio plenigas la stomakon.  La fremdulo ne devus esti tiel febla.
     Poste, tiun tagon, la ĉefa hundino kuŝiĝis en la rimenoj kaj 
treniĝis ĝis ŝi mortis.  Mi ŝarĝis la sledon per ŝia maldikega 
kadavro.  Kiam ni haltis, mi detranĉis kokson por ni, kaj nutris la du
restantajn hundojn per la ceteraĵo.  La fremdulo rifuzis manĝi la 
viandon.  La postan tagon, li apenaŭ povis rampi al la sledo.
     Manĝinte, la hundoj tiris pli vigle.  Mi komencis senti min gaja.  
Suno pli longdaŭre scintiligis la neĝon tagmeze.  Malgraŭ ĉio eble ni 
atingos la alian vilaĝon.  Ankoraŭ unu nokton sur la vojo, kaj ni povos 
manĝi, kaj varmiĝi, kaj vidi aliajn homojn.  Se ni alvenos sufiĉe 
frue, ni eĉ povos sendi helpon al Patrino.  Kaj mi eĉ lernis konstrui 
neĝkabanojn.  Tiunokte mia tegmento daŭris.  Mi bruligis la lampon mia 
lampo nun, mia lampo de virino   kaj la kabaneto varmiĝis.  Mi bone dormis.
     Tiel bone mi dormis, ke mi ne aŭdis la fremdulon, kiam li leviĝis 
dum la nokto.  Kiam mi vekiĝis, lia skatolo kuŝis sur la dormopeltoj.  
Mi timis por li.
     Ekstere, for de la sledo, direkte al la marglacio, mi vidis liajn 
spurojn.  Kiam mi trovis lin, li estis malvarma kaj rigida, kun la
povraj vunditaj manoj kunplektitaj, kaj la kapo klinita sur la genuojn.  
La sango fluetinta laŭ lia mentono nun frostiĝis, kaj lia haŭto estis
griza, ne blue.  Tiel do   li konsciiĝis, ke li estas ŝarĝo, kaj 
eliris laŭ la deca maniero.
     Mi retrenis lin al la neĝkabano.  Mi ne havis lokon por enterigi 
lin.  Mi metis lian skatolon sur la sledon -- li postlasis ĝin por mi
kaj ekiris.
     Mi ne estis lerta sledestro.  Kiam la hundoj renversis la malpeze 
ŝarĝitan sledon, la skatolo ĵetflugis en neĝamason kaj mi ne povis 
trovi ĝin.  Kiam mi liberigis la hundojn, ili forkuris, hojlante, laŭ 
la vojo, kiun ni venis.
     Mi pluiris piede.  Ne estis longa distanco, nun.  Iomete poste, sub 
la krakantaj Nordaj Lumoj, mi atingis la vilaĝon, apenaŭ antaŭ
dektaga ŝtormo.
     Kiam la neĝventego ĉesis, helpo iris por Patrino, sed kiam oni 
atingis ŝin, ŝi jam mortis.  Oni haltis ĉe mia neĝa domo, survoje,
por dormi.  Mi ne menciis la fremdulon, ĉar li ne havis nomon.  En la 
kabaneto oni trovis sangon kaj kelkajn ŝiraĵojn de haŭto kaj
strangformajn ostojn.  Plu irinte iomete, oni trovis miajn du hundojn, 
mortintajn, kun la ventroj ŝvelintaj kvazaŭ pro veneno.
     Oni neniam diris al mi la lastaĵon, sed mi aŭdis la flustrojn:  
Kiam oni trovis Patrinon, oni trovis ankaŭ la korpon de la bebineto, kaj
de Patro.  Mankis partoj.  Estis homaj dentospuroj sur la ostoj.  Tiaj 
ĉi aferoj okazas, je la ekstremoj de malsato, sed homoj ne parolas
pri ili.
     Oni do tenis min plu en la vilaĝo, kiel orfinon.  Mi portis 
forĵetitajn vestojn kaj manĝis pecetojn da forĵetita nutraĵo, sed
neniu kompategis min.  Ĉiuj sciis, ke se mi suferos dum junaĝo, 
maturiĝinte mi ĉiam kaj malgraŭ ĉia eventualaĵo de la vivo estos
elturniĝiva.  Mi travivis; mi nek frostiĝis nek
mortis pro malsato. 

     La postan jaron, blankhaŭtaj komercistoj establis negocejon en la 
vilaĝo.  Tiun vintron, mi komencis tusadi.  La blankuloj nomis tion
"tuberkulozo".  Pluraj en la vilaĝo havis la saman tuson.  Oni sendis 
min al la misia hospitalo en plisudo.  Tie, por la malsanaj infanoj, la 
misiistoj funkciigis lernejon.  En la lernejo mi lernis pri aliaj 
popoloj, pri blankuloj kaj la aliaj kiuj ne posedas la inuitan lingvon,
eĉ pri homoj, kiuj vivas kie ne estas neĝo. Mi lernis legi kaj skribi, 
kaj mia mondo grandiĝis.  Sed mi neniam legis pri iu simila al
la fremdulo.

     En la misia lernejo, Anagan klinis sin super la liniita flava 
papero.  Ŝiaj harplektaoj treniĝis trans la tableton.  Ŝi finis sian eseon
kaj portis ĝin antaŭen.  "Jen, Fratulino," ŝi diris, "vi petis, ke ni 
skribu pri 'kiel estis en mia hejmo'."
     Fratulino ridetis al sia plej elstara lernanto, kaj eklegis.  
Finleginte, ŝi kuntiris la brovojn kaj markis la paperon per granda 
ruĝa D -- la marko de subnormeco.  "Anagan, venu ĉi tien!"
     Denove, Anagan proksimiĝis al la instruistino.  "Jes, Fratulino."  
Ŝi riverencetis.
     "Vi devus honti, Anagan.  Knabineto, kiu mensogas ĉi tiel!  Verku 
por mi alian eseon, ĉi-foje pri io, kio efektive okazis."  Ŝi redonis
la paĝojn.
     Anagan zorge metis ilin en sian skribotableton, tusis, kaj klinis 
sin super nova paperfolio.  Estus malĝentile disputi.  Sed ŝi konservis 
sian eseon, tra la jaroj.
     Al la tuberkulozo ŝi ŝuldis tion, ke ŝi iris al la lernejo; kaj 
fakte ŝi estis tro malforta por reiri al sia vilaĝo.  Post kelkaj 
jaroj, variola epidemio forviŝis la vilaĝanojn.  Anagan restis sude kaj 
daŭrigis sian lernadon.
     Fine Anagan komencis suspekti, kiu aŭ kio la fremdulo eble estis.  
Sed ŝi konservis la sekreton, kaj kaŝis sian eseon en sekura loko.
     Pasis jaroj.

     Kiam la oratoro finos, oni disdonos la diplomojn kaj la ceremonio 
finiĝos.  Nakarak sidas inter la samklasanoj kaj elrigardas al la
steloza fono, kiu aspektas kiel kurteno sed fakte estas grandega glaca 
fenestro.  For en la disto staras la eta kupolita monumento ĉe Bazo
Trankvileco.
     Atendu -- kion la oratoro diras?  "Kvankam ni ankoraŭ ne renkontis 
iujn fremdajn rasojn, kaj ne scias, ĉu ni renkontos iam tiajn, tamen
ni jam trejnis niajn unuajn fakdiplomitojn pri Ksenologio."  Li paŭzas 
dramcele.
     Jes ja, Nakarak pensas, Mi estas unu el ili, kvankam kelkfoje mi 
scivolas, ĉu prefere mi devus studi planedologion aŭ navigistikon.
     "Krome," la oratoro pludiras, "ni havas hodiaŭ, en nia unua 
diplomita klaso, la multoble praan nepinon de virino kiu, pli ol iu
ajn alia, ebligis la estiĝon de la Kolegio Esplorista.  Multe el nia 
frua financado venis de Unuiĝinta Nordio.  Anagan, kiel Prezidenta
Konsilistino, estis tiu, kiu grandparte responsis pro tiu financado.  
Ankaŭ pli maljunaj nacioj kontribuis, ne volante estis superitaj.  Eble 
ĉar" -- li subridas -- "alie Nordio ne vendus al ili petrolon.  Estis 
dece, Anagan diris, ĉar la arkta regiono estis iam nomata la Lasta Limo, 
ke ĝi subtenu esploradon pri la vera Lasta Limo, la Kosmo."  Li paŭzas 
denove; la ĉeestantoj aplaŭdas.  "Ni esperis, ke Anagan povus esti
ĉi tie hodiaŭ, sed ŝia sanstato ne permesis tion. Tamen, ŝi ja sendis 
ion por transdoni al sia posteulino.  Nakarak, bonvolu veni antaŭen."
     Nakarak sentas sin ruĝiĝi.  Ŝi apenaŭ konis Anaganon; jam de 
jaroj la oldulino estis tro febla por vojaĝi, kaj Nakarak mem pasigis
la pasintajn kvin jarojn plejparte sur Luno. Leĝera en la sesona 
gravito, ŝi marŝas al la antaŭo de la halego, premas la manon de la
oratoro, kaj prenas sian diplomon kaj la sigelitan koverton.  Ŝi reiras 
al sia seĝo kaj malfermas la koverton.  Ĝi enhavas liniitajn flavajn 
foliojn, kovritajn per infaneca skribaĉo. La inko bruniĝis, kaj la 
randoj dispolviĝis.
    
     Ŝi legos ĝin je la unua ŝanco, Anagan scias. Tio nepre feliĉigos 
ŝin pri la decido studi la Ksenologion.
     Jen sufiĉe do.  Ŝia propra ido vojaĝos la kosmon.  Ŝi mem estis 
ĉiam tro maljuna sesdek-naŭjara je la unua alluniĝo, okdek du je la 
eltroviĝo de la kontraŭmaljuniĝaj drogoj, okdek kvin kiam Alasko kaj 
Siberio formis Unuiĝintan Nordion.
     Finiĝas la ceremonio.  La diplomitoj eldefilas por akcepti 
gratulojn kaj alpreni postenojn.  Anagan rekomutas la bildon.  Sur la
griza Norda Maro, glacimontoj ankoraŭ drivas, glacifluaĵo lavas la 
bordon, neĝo scintilas.  Iuj aferoj neniam ŝanĝiĝas.
     De la Ŝtona Epoko ĝis la Kosma Epoko en la daŭro de mia vivo.  
Kiam la fremdulo venis, ni havis nek skribon nek metallaboradon; Nakarak,
infano, kion vi portos hejmen el la steloj?
     Ŝi rigardadas la glacion dum la densiĝanta krepusko.  Ŝi 
ŝancelas sin sur la seĝo kaj ĉantas.

     Aj-a, aj-a, virino iam povis vojaĝi.
     Aj-a, aj-a, virino iam estis juna.

     La glacio pistiĝadas, mil kilometrojn for. Ŝi neniam povos marŝi 
tiel disten.  Ŝi finiĝos ĉi tie.  Sed Nakarak promenos aliajn mondojn, 
kaj Anagan ja sekvis, entute, interesan vivo.  Sufiĉe do.  Estas nenio, 
verdire, plorlamentinda.
     Kiam oni trovis ŝian korpon, ŝi estis ankoraŭ ridetanta al la glacio.

Al la komenco de la revuo
Hosted by www.Geocities.ws

1