montejo
jaro-8, n-ro 1, 2000

ĉefpagxo

esperanto en nepalo

gerda malaperis

fotoj

 

enhavoj

la 2a Internacia Himalaja Renkontiĝo

Bonvolu Ne Doni Akvon (Poemo)

Esperanto ĉe Everesto

Unua Nepala Verkisto de Romanoj

Akvofontoj en Nepalo

Narendra Bhattaraj Nia vic prezidanto

Festivaloj de Nepalo

Trovado de Kulpoj

Bhaktapuro-Urbo de Adeptoj

La Nepala Kuirado

Kelkaj Interesaj Kutimoj de Nepalo

Luri-La Knabino de Sarangkot

Budhismaj Stupoj

 


Nepalo – La Lando de Festivaloj

Iu frua vizitanto al Katmando iufoje rimarkis:  “Ĉu alia domo estas templo, kaj ĉiu alia tago – festivalo.”  Pro tio ke pli ol 22,500 religiaj monumentoj estas disigitaj tra Katmando valo, ĉi tiu diro ne estis flanka de la celo kaj, rilate al “ĉiu alia tago,” estis nur iom milda troigo.  Troviĝas pli ol dek kvin festivaloj en la nepala kalendaro, sumante al cent dudek tagod de celebroj ĉiujare; tio estas, pli ol tridek elcentoj de la jaro povas esti rigardataj kiel festtagoj.

Estas hinduaj festoj, budhaj celebroj kaj festivaloj de la indiĝenaj popoloj de la valo.  Iuj estas grandaj melaoj, religiaj foiroj kie miloj amasas ĉe templo de adoranta dio anu diino, sed iuj estas kunvenoj por familianoj de unu sola korto.  Ofte malfacilas sciiĝi kiuj religianoj celebras festivalon, ĉar hinduaj, budhaj kaj aliaj, animismaj kredoj miksiĝas harmonie en Nepalo.  En festivalaj tempoj la diferencoj eĉ pli kunfandiĝas.  Sekvantoj de iu kredo povas plenumi ritojn, sed la amuzo ĝueblas por ĉiuj.

La ciklo de festivaloj en Katmando radikas en ĝia historio, mitologioj kaj religioj.  La origino perdiĝas en legendo, sed kelkaj festivaloj estas menciitaj en historiaj rakontoj de antaŭ mil jaroj.  Kelkaj eĉ datiĝas de antaŭ tiu tempo.  Festivaloj pleje honoras la multegon de la dioj de Katmando valo kaj celebras ties mitologiajn venkojn super malicaj spiritoj.  Kelkaj signas sezonojn, ekzemple la komencon de musono aŭ la finon de rikolto.  Aliaj honoras parencecon.  Ĉiuj estas aprobitaj oportunoj por liberigi la emociojn kaj sin amuzi.  Antaŭ ĉio, festivaloj estas agnosko de la antikva kaj forta ligilo kiu estas la religio kaj kulturo de la valo. 

Antaŭ nelonge la festivaloj estis la ĉefa formo de komunuma amuzo.  Ankoraŭ ili restas ŝatata distraĵo malgraŭ radio kaj televido.  Multaj tradicioj ne ŝanĝiĝis dum jarcentoj.  Kelkaj modernaĵoj entrudiĝas; ekzemple la ligna kadro de la ĉaro de la vivanta diino Kumari iĝis metala.  Nuntempe elektraj kabloj obstrukcas la turpinton de la dio Ruĝa Maĉhendranath altan je 30 metroj, sed tradicio superas: la kabloj estas fortranĉitaj por ke la dio povu sekvi sian ritualan vojon.

Escepte de etaj detaloj, nepalaj festivaloj konservas sian autentikecon.  Ili ne estas eventoj por turistoj, sed esprimoj de vitala kulturo kaj religio.  Tiaj ritoj kaj tradicio ebligas unikan komprenon de la vivmaniero, sinteno kaj kredo de iliaj celebrabtoj.  Al eksteruloj, festivaloj prezentas kolorplenan vidaĵon de la popolo en iliaj feliĉaj kaj malstreĉaj momentoj.

En la amaso oni povas vidi etnajn popolojn en iliaj plej tradiciaj vestoj:  Tamang virinojn en koloraj tolaĵoj portantajn pezajn metalajn juvelojn, aŭ dikajn malaltajn Gurung virojn kun khukrioj (longaj nepalaj tranĉiloj) ŝovitaj sub rimenojn.

Preskaŭ ĉiu semajno en Katmando prezentas bonan ŝancon por ĉeesti festivalon.  En iuj ĉeffestaj tempoj “festivalo-ĉasado” povas esti tuttaga obsedo: oni devas multe moviĝi ien-tien por kapti ĉiujn celebrojn okazantajn en la valo.  Lokaj celebroj okazigataj de urbetoj estas malpli konataj sed tamen partoprenindaj.

La fakto ke kvar diversaj kalendaroj estas uzataj, ne inklusive la gregorian, komplikas la situacion al okcidentanoj.  La festivaloj preskaŭ ĉiam okazas en malsamaj okcidentaj datoj de unu jaro al alia.

Sed se la tempo varias, la celebro mem restas neŝanĝebla.  Kvankam ĉiu festivalo estas unika, kelkaj trajtoj estas komunaj.  Ĉiu festivalo honoras iun dion aŭ diinon.  Nepre okazas religia ofero aŭ adoro.  De frua mateno virinoj alportas bele aranĝitajn telerojn plenajn je floroj, rizo kaj aliaj manĝaĵoj al la dio.  Dum specialaj festivaloj, kiam idolo de dio veturas per ĉaro, la ĉirkaŭa rigardantaro kelkfoje estas tiel amasa ke oni nur povas ĵeti ruĝan farbon kaj manerojn, esperante ke ili atingos la ĉaron aŭ ties okupanton.

Dum la grandaj festivaloj (melaoj) nuboj da incenso parfumas la aeron, religia muziko sonas, kaj vendistoj de tikaoj faras sian komercon.  Kontraŭ malgranda sumo, tiuj metas koloran markon simbolantan la trian okulon de homo sur la frunton de adeptoj.  Tiuj lavas sin rite per sankta akvo, se la templo situas sur riverbordo (prefere ĉe kunfluo de du riveroj).

Ĉiu familio havas sian propran dion aŭ diinon adorantan laŭ sia tradicio, bezono kaj inklino: ofte Lakŝmi por asekuri prosperon, aŭ la diajn parojn de Ŝiva kaj Parvati, aŭ Kriŝna kaj Radha por asekuri geedzan feliĉecon.  Se infano malsaniĝas, iu familiano povas iri al templo de Sitala, la diino de infanaj malsanoj sur Svajambhunath monteto.  Ĉiumatene tibetaj budhanoj prezentas sep bovlojn da akvo ĉe la familia altaro, kaj oferojn de lumo, incenso, muziko kaj aliaj objektoj agrablaj al lamaoj, Budhoj kaj Bodhisatvoj, kaj al la darmo mem.

Ĉiu angulo de la socio estas penetrita per religio de spiritoj.  Feran stifton oni enbatas en pordojn por forpeli la malbonajn inter ili.  Bildoj de serpentaj dioj (nagaoj) estas gluitaj al pordoj.  Ritoj devas esti faritaj antaŭ la konstruo de novas domo por pacigi la nagaojn, kiuj loĝas sub tero.

La religio kuntrikas la socion per siaj multaj malgrandaj ritoj en kaj ekster familio.  En la tago de Bhaj Tika dum la festivalo de Tihar, fratoj ricevas multkoloran tikaon de siaj fratinoj.  Se oni ne havas patrinon, oni iras al Matatirtha “por vidi la vizaĝon de sia patirno en la spegulo de la akvo de sankta lago.”  Dum Dasajn, Tihar kaj multaj aliaj festoj ĉiuj vizitas la tutan parencaron.

Dozenfoje la stratoj eksplodas kun la ĥaoso de juneco.  En la tago de Lakŝmi Puĝa, grupoj da homoj iras dum multaj horoj de domo al domo, kantante “bhaijlo – bhaijlo” kun ĝoja unutono.  En la tago de Ghantakarna, infanoj streĉas ŝnuron trans stratojn, petante imposton, haltigante trafikon por kolekti monon por la entombigo de maljuna demono kaj saltante ĉirkaŭen, kantante.

Estas kvazaŭ festtempoj neniam ĉesus.  Nepalo estas ne dimanĉe religia loko.  Ĝi estas tio ĉiam kaj ĉie, en ĉiuj anguloj kaj ĉiuj skulptitaj fenestroj, frumatene en stratflanka sanktejo kaj malfrunokte – dum kantoj aŭdeblaj en ripozpavilonoj de temploj.

Oni ne necesas esti religia persono por senti la efikon de religio, same kiel oni ne devas esti religia por senti la pacon de arbaro.  La dioj kaj diinoj, gvidante kaj inspirante, igas la nepalan socion pacplena, tolerama kaj saĝa.

   
©2001 Nepala Esperanto-Asocio
Hosted by www.Geocities.ws

1