Ram Bahadur perdis siajn tutajn sparaĵojn por Daŝajn
(la plej granda festivalo por nepalanoj) kiuj li sekrete metis en
tirkeston. Iuj malĝojigitaj
gepatroj perdis sian nuran infanon.
Virinoj perdis siajn juvelojn aŭ tutnovajn vestojn. Kion fari? Ram Bahadur kaj la aliaj lasis bir,
nepalan sorĉiston, konsili al ili.
Multe da nepalanoj ankoraŭ fidas al tradiciaj metodoj
por trovi kulpulojn - tiuj uzataj de sorĉistoj, antaŭvidistoj
aŭ mandivenistoj. Fakte
ne ĉiuj tiaj metodoj estas senutilaj.
Dum generacioj la familio de Biŝnu havas inter si viron
kiu vivtenas sin kaj la familion profesie kiel sorĉisto. Li estas tiel okupita ke estas malfacile
respondi al ĉiuj petantoj.
La sekreto de lia profesio?
Eĉ en ĉi tiu materiala, malluma mondo nenio restas
nenotita de la fortaj okuloj de la Ĉiea.
La pekuloj trompas sin sed ne la Ciopovan.
La sorĉisto estas la dio Ŝiva mem en la formo de
kadavro. Biŝnu
iĝas la dio Ŝiva kiam divina energio plenigas lin. Tiu ĉi supernatura povo estas
la veturilo de la supere povplena diino Kali. La spirito do gvidas homon al la
kulpulo. La kutimo,
nomata “vokado al bir”, estas tiel fidinda ke “eĉ policanoj
petas niajn servojn,” diras Biŝnu.
Kiam oni perdas havaĵojn aŭ familianon, oni bezonas
helpon de najbara(in)o juna kaj virga.
La sorĉisto unue farbas la manplaton tute nigra post
purigado de ĝi per sankta akvo.
Tiam li vokas la bir, la antikvan kaj tradician supernaturan
spiriton.
La nigra cirklo estas plenigita per blanka lumo. Poste aperas arbo en la nigra zono,
kaj simiono sur la pinto de tiu ĉi arbo. Kiam oni rigardas
la radikon de la arbo, bildoj komencas aperi, kvazaŭ filmo
ludiĝus. Multfoje, la kulpulo kaŝas
sian vizaĝon per siaj manoj pro timo ke li estas rekonita laŭ
siaj veraj ecoj.
La nura kialo de ĉeesto de geknaboj estas ke ili disponas
je alta povo de koncentriĝo.
Fakte oni bezonas fortegan koncentriĝon por rekoni kaj
personon kaj lokon kaj eventon en la limigita blanka cirklo.
Se vi ne kredas je ĉi tiu nepala metodo por trovi kulpulon,
provu ĝin mem kiam vi venontfoje perdas ion (au iun) ajn. Vi devos kunporti iom da rizo kaj
incenso kaj kelkajn florojn.
Kontraŭ malpli ol kvardek rupioj, vi eblos observi ĉiujn
moviĝojn de la kulpulo.
La familioj de “kulpulsorĉistoj” ĉiam pretas servi
vin.
|