Kion
signifas Esperanto?*
-- S-ro Devendra Aryal
La lingvo
Esperanto havas nun 110 jarojn. Dum periodo de pli ol unu jarcento la nombro de homoj
kiuj parolas Esperanton daŭre pligrandiĝas,
sed ĝi ne povis popularigi sin universale.
Oni taksas la nombron da parolantoj de Esperanto,
kiun la kuracisto Ludoviko L. Zamenhof kreis en 1887
por meti finon al la malegaleco en interlanda komunikado,
je pli ol 15 milionoj tutmonde.
La naskinto
de Esperanto estas do Zamenhof. Li naskiĝis en 1859. Li estis oftalmologo en Varsovio kaj estis judo.
Zamenhof rigardis netolereblaj la ekscesojn faritajn
de la tiama registaro kontraŭ la kamparanoj en
1870, kaj kreis Esperanton, volante meti inter-komunikadon
sur facilan bazon. Li kreis Esperanton spite al la protestoj de lia patro.
Dum Zamenhof studis oftalmologion, por kontentigi
sian patron, li komencis fari divers-flankajn esplorojn
pri Esperanto. Lia patro montris neniun simpation por tiu ĉi
laboro, kaj li eĉ iam disŝiris malneton pri
la lingvo preparita de lia filo kaj bruligis ĝin.
“Lipharoj
ne malebligas la manĝadon”, laŭ proverbo,
kaj la fervora Zamenhof restreĉis sian forton por
atingi sian celon, kaj ne ĉesis antaŭ ol perfektigi
Esperanton. Li
mortis en 1917 sen povi havigi al ĝi universalan
popularecon.
Zamenhof
pasigis kelkajn jarojn studante leksikologion kaj gramatikon
por disvolvi la lingvon Espernto.
Esperanto havas 6,000 radikojn kaj 16 gramatikajn
regulojn. Sesdek elcento el la vortotrezoro
devenas de la latina, kaj la ceteraj de la greka, germana
kaj aliaj lingvoj, inter kiuj troviĝas pola kaj
rusa influoj. La biblioteko de la Centra Oficejo por la komunumo
de parolantoj de Esperanto enhavas pli ol 20,000 librojn
en tiu ĉi lingvo.
La uzado
de Esperanto tutmonde kreskas tagtage. En iuj landoj, inter aliaj Usono kaj Ĉinio, oni
gvidas regulajn kursojn en altlernejoj, kaj ĉiujare,
por disvastigi la lingvon, oni esperantigas pli ol 200
librojn. Oni instruas ĝin en centoj da lernejoj tutmonde,
kaj la universitato de Landono havas postdiploman kurson
pri Esperanto.
Ĝi estas pli kaj pli uzata ankaŭ en
radio kaj en teatroj. Iu kompanio en Nederlando disvolvis komputoron, kiu
povas elprinti en Esperanto.
Tiuj kiuj volas disvastigi Esperanton kiel komunan
lingvon por la tuta mondo estas ege aktivaj.
Ankaŭ en Nepalo grupo da parolantoj klopodas
plilarĝigi la scion de Esperanto, sed la nombro
de nepalanoj kiuj uzas ĝin ne estas certa.
*Tiu
ĉi estas mallongigita traduko de artikolo aperinta
en la ĵurnalo Kantipur. La nepalan esperantigis Philip
Pierce.
|