István Mészáros

Unu kolombo blanka

Kiel la birdoj sur ĉielo,
ni volus flugi sen reten',
ĉar nur feliĉo kaj libero,
estas valora cel' de pen'.

En gaja rondo en sunbriloj,
la vivo pasas sen avar',
jam ne timigas nin armiloj
kaj sort' necerta de idar'.

(Refreno:)
Unu kolombo blanka sur blua ĉielofon'
Unu kolombo blanka, simbolo de pac' kaj bon'
en plenliber' de la aer' ne baras ĝin ia ajn lim'.

Printempa suno nin orumas
kaj gaje trilas najtingal'
knabinon junan knab' brakumas
kaj kisas forte sen avar'.

Libere spiros tuta mondo,
estos trankvila ĉiu hom'
Se ne minacos plu atomo
kaj fera grinco de kanon'.

Refreno (bis)

Hansis Schlagerseiten