István Mészáros

Tro valoras por mi

ŝi pro glaso da franca vin'
vizitis min, vizitis min,
ŝi ĉirkaŭrigardis, surkraĉis la manplatojn
kaj tuj ordigis kaj potojn kaj patojn
sof-kusenojn poste fleksis en la mez'
laŭ lerta dom-mastrina procez'.

(Refreno:)
Mi scias ke ino el ĉi-speci'
tro valoras por mi, tro valoras por mi.

Poste ek al nova ĉapitro
kaj puris vitro, kaj puris vitro
Mi kredas ke tia talento estas fakto
venanta nur el patrina la lakto
fine ĉie regis poluro kaj pur'
sur ŝia jupo nur spur' de malpur'.

Refreno

Pendis jupo kun makulo
en la angulo, en la angulo
trikita kalsono aperis tute nova
tre varma kontraŭ la vento trablova
ĝin ŝi povis laŭvole per nura sku'
faligi ĝis sub sia genu'.

Refreno

Veninte kun sia dentopasto
ŝi restis gasto, ŝi restis gasto
ŝi ploris ĉar mi diris “restu trankvila”
dum ŝi invitis al ludo facila
el la libro “ĝuo por du” pli-malpli
havebla preskaŭ en ĉiu staci'.

Refreno

Hansis Schlagerseiten