László Szilvási

Tom Dooley

Tie sur la montaro, vi Tom, mortigis ŝin
Estis sur la montaro por ŝi la vivo-fin'

(Refreno:)
Silentu nun, Tom Dooley, silente ploru nun
Sciu, vi devas morti antaŭ la nova sun'.

Morgaŭ je frua horo, for de tie ĉi
Morgaŭ povintus esti vi for, en Tennessee.

Refreno

Morgaŭ je frua horo, sen vivo pendos vi
Ie en fora valo, kun korvoj super vi.

Refreno

Hansis Schlagerseiten