István Mészáros

Suliko

Ĉie tra la land' serĉas mi
Karan tombon en agoni'
Mi demandis kun zorgema emoci':
Kie Suliko estas vi?

Orfan rozon mi trovis jen
kaj demandis ĝin en ĝarden
belulino kiu plena de graci':
Suliko, ĉu ŝi estas vi?

Sidis en arbust najtingal'
kaj kantadis sen interval'
Mi demandis ĝin pri mia karulin':
Kie estas la amikin'?

Klinis bekon la najtingal'
Dolĉe trilis ĝi en la val'
Kvazaŭ respondante kantis ĝi al mi:
Estas Suliko tie ĉi!

Hansis Schlagerseiten