István Mészáros

Lili Marlene

Brilis lampo hele ĉe kazerna pord'
Lumis ĝi fidele en ĉiutaga ord'
Sur trotuaro ŝton-eben'
renkontis vin mi dum promen'
|: kun ĝoj', Lili Marlen[e/'] :|

Ni premiĝis kune, manon tenis man'
Ŝtelis mi sublune kiseton el Nirvan'
Kaj siblis vent' kun akra pen',
sed brilis lamp' por nia ben'
|: ni du, Lili Marlen[e/'] :|

Vokas la gardisto: eniru, jen signal'!
Ne helpas la rezisto, ĝi gvidas al fatal'
Kun pez' mi paŝas al kusen',
sub lamp' mi restus en katen'
|: de vi, Lili Marlen[e/'] :|

Mi en koro ardas pro sopir' al vi
Reve vin rigardas kaj ĉarme ridas vi
Tra la kuraĝa larm-reten',
dum ĝis revid' en lamp-seren'
|: do ĝis, Lili Marlen[e/']

Hansis Schlagerseiten