Flavio Fonseca &
Alejandro Cossavella

Knabino el Ipanema

Vidu, knabino belega, iganta amema,
jen ŝi la reĝino de l' plaĝ' Ipanema
kun dolĉa luliĝo survoje al mar'.

Ino de korpo origita de l' sun' de Ipanema,
kun paŝo sambeca, ŝajnante poema
kaj se ŝi koksumas mi ĝemas nur: Aahhh!

Ahhhh, mi rigardas ŝin triste...
Kial min punas soleco?
Ahhhh, nekredebla beleco
Belulin' kiu ne estas mia, sola sed tiom gracia

Ho, se ŝi nur sciintus, ke kiam ŝi venas,
la mondo entute je gracio plenas
kaj iĝas pli bela pro kaŭzo de amor'

da capo al fine

(Coda:)

Pro kaŭzo de amor'
plena je graci'
mi ĝemas nur: Aahhh!
|: pro kaŭzo de amor' :|

Hansis Schlagerseiten