Ralph Glomp

Iom da paco

Jen kiel la floro en vintrokomenc'
kaj flamoj de fajro dum frosto en vent',
sentante min pupon pro misa atent',
mi spertis laŭ mia senc'.

Mi vidas forŝvebi la nubojn de l' alt'
kaj aŭdas la kriojn de l' birdoj en vent',
timante malhelon, kant' sonu kun sent',
malpaco fariĝu halt'.

(Refreno:)
Iom da paco, iom da suno,
por nia tero, iom da lumo
Iom da paco, iom da ĝojo,
iom da varmo, deziras mi
Iom da paco, iom da revo
kaj ke la homoj ne ofte ploru
Iom da paco, iom da amo
kaj ke esperon ne perdas mi.

Mi scias, aferon ne ŝanĝas la kant'
Mi estas knabino*, parolas laŭ sent'
Soleca birdeto sen helpo en vent',
sentas ŝtormegos en land'.

Refreno

|: Kantu, kantu vi kun mi
por mondpaca harmoni' :|


*R.G. ist bekennender Schwuler, fühlt sich also "gendermäßig" als "knabino"n ;-)

Hansis Schlagerseiten