Magdaléna Feifičová

Iom da paco

Ja kiel floron ĉe l' vintra komenc'
kaj fajron en venta, glacia potenc',
kaj kiel pupon, ŝatatan malpli,
min tre ofte sentas mi.

Kaj tima mi mi vidas la nubojn sur ĉiel',
mi aŭdas la birdojn flugantajn sen cel',
mi kantas en tim' pro obskura minac',
esperas, ke estu pac'.

(Refreno:)
Iom da paco, iom da suno
por nia tero, por nia nuno
Iom da paco, iom da ĝojo,
iom da varmo mi petas por ni
Iom da paco kaj da revado
kaj por la homoj ne plu plorado
Iom da paco, iom da amo,
estu l' espero, ne iluzi'.

Ne pro miaj kantoj ŝanĝiĝas event'
Mi estas knabin' nun kantanta laŭ sent',
senhelpa, soleca birdet' sen potenc'
kun tim' pro la ŝtormokomenc'.

Refreno

Hansis Schlagerseiten