István Mészáros

Infanoj de Pireuso

Denove nin alvenas tag',
bela tag', suna tag', festa tag' en plena blu'
En alta foro flugas bird',
unu bird', dua bird', tria bird' jen vasta blu'.

Infanoj korte ludas ĉi',
estas ŝi, estas li, estas mi, fermiĝas rond'
Alterne sekvos ludon lud,
nova lud', gaja lud', centa lud' - en la mond'.

Min kore tuŝas la tago suna, bela,
ĉielo blua hela kaj de la tera varm'
Min tre ĝojigas kolora infanaro
Ilia orhararo kaj de la suna ĉarm'.

da capo al fine

Hansis Schlagerseiten