Giampaolo Bottoni

Ekflugu pens'

Sur flugiloj el oro ekflugu
pens' disterniĝu super montoj, valoj
Kie milda kaj friska ekblovas
la zefiro dolĉa de l' patroland'.

Tie* sen ĉes' murmuras riveroj
kaj sen halt' kvazaŭ flustras mildan kanton
Tie ĉiam feliĉaj ni estis,
ho karega, fatala la rememor'.

Diru vi, ora harpo de la sorto:
Kial muta vi pendas sur arbo?
Rememorojn vi veku en la koroj,
kaj parolu pri la pasintec'.

Malfeliĉo disŝiras la korojn
el la brust' fontas ĉiam lamentoj
Kaj apenaŭ briletas l' espero
ke post nokto venas nova, hela tag'.

|: ke post nokt' venas nova hela tag' :|

Post la nokt' venas tag'!


*Das ist zweisilbig; daher die Verkürzung des folgenden "ĉeso" zu "ĉes'", um die 10 Silben pro Zeile zu erhalten.

Hansis Schlagerseiten