Manŭel Rovere

Ĉieleto linda (Audio)

El la Sierra Morena “Ĉieleto linda” nun venas kanto,
jen du okuloj nigraj “Ĉieleto linda” de kontrabando
La muŝon, kiun portas “Ĉieleto linda” vi, ĉe la buŝo,
al iu ajn ne donu “Ĉieleto linda” por mi ĝin tenu.

(Refreno:)
Aj, aj, aj, aj kantu ne ploru
Ĉar, se vi kantas, ĝojigas “Ĉieleto linda” vi ĉiujn korojn.

La birdo, kiu lasis “Ĉieleto linda” la neston sian,
se trovos ĝin loĝita “Ĉieleto linda” pun’ meritita
Via hejm’ el la mia “Ĉieleto linda” distancas paŝon,
kiam mi solas, donu “Ĉieleto linda” vi ĉirkaŭbrakon.

Refreno

Sagon en la aeron “Ĉieleto linda” Kupido lanĉis
kaj, kia stranga fato “Ĉieleto linda” jen min li trafis
El la Sierra Morena “Ĉieleto linda” nun venas kanto,
jen du okuloj nigraj “Ĉieleto linda” de kontrabando.

Refreno

Hansis Schlagerseiten