Beb' de Maria

Beb' de Maria en stalo trogo
Kreinto nia, estro kaj Di'
Lin anĝelaro laŭdas ĉiele
Nia pekaro restas sur li.

Ame li portis homon malforton
Vivis kaj mortis sur nia ter'
Li, la savinto de la homaro
forta venkinto kontraŭ infer'.

Jam profetita homa infano
Tamen tronita supre en glor'
Estro reganta la universon
Sed nin gardanta en sia kor'.

Hansis Schlagerseiten