La Gana flago La gana flago konsistas el kvar koloroj: rugxa, flava, verda kaj nigra. Rugxa: signifas ke multaj homoj mortis en la batalo por indepedenco. Rugxa estas la kolora de sango. Flava: estas la kolora de oro. Antaux 1957 Ganao nomigxis Ora Bordo. La Portugalanoj kaj la Nederlandanoj trovis multe da oro tie. Verda: signifas ke Gano havas multajn arbarojn. Bedauxrinde nun restas nur frakcio de arbaroj. Multaj estas hakita. Nigra: La nigra stelo estas signo de afrikana libereco. |
God bless our homeland Ghana And make our nation great and strong Bold to defend forever the cause of freedom and of right Fill our heart with true humility make us cherish fearless honesty and help us to resist oppressors rule with all our will and might forever more. |
La nacia himnio de Ganao Dio benu nia patrujo Ganao Kaj igu nia nacio granda kaj forta Kuragxa por cxiam defendi La kauxzo de libereco kaj rajto Plenigu niaj koroj per vera humileco Igu nin dorloti sentiman honeston kaj helpu nin rezisti entrudinta rego per nia tuta volo kaj forto por cxiam. |
GANAO |
La mono in Ganao nomigxas CEDi. Cedi estas konko kiun homoj malnovtempe uzis por pagi. Cxi tie sur la foto estas bileto de 5000 cedis. Unu Euro valoras preskaux 11000 cedis. Tiam mi venis la unuan fojon en Ganao unu euro valoras 7900 cedis. |
Dekstre vi povas vidi la nunan prezidanton de Ganao, Sinjoro John A. Kufuor. Li estas de NPP, la plej granda poltika partio en Ganao. En decembro 2004 estis elektoj en kiu S-ro Kufor estis re-elektita per 52 procentoj de balotoj. La alia granda politika partio estas la NDC kun sia estro profesoro Atta Mills. La vilagxanoj de Tokokoe sxatas pli la NDC ol la NPP, cxar multaj el la NPP estas de Ashanti tribo kaj la Tokokoeanoj estas Ewe. La antauxa estro de NDC estis Sinjoro Rawlings. SIa patrino estas Ewano, sed li mem ne bone parolas Ewe, cxar li estas edukita en Skotio. Tri el la minstroj por edukado vizitis min en Tokokoe por diskuti miajn ideon pri edukado kaj instruado. Sinjorino Churcher, la ministro de la elementa kaj post elementa edukado, salutis kaj gratulis min el nomo de presidanto Kufuor. |