Mi nomigxas Dennis van der Heijden, sed en Gano mi havas aliajn nomojn. Cxar mi naskigxis vendrede mi ankaux nomigxas KOFI. Infanoj ofte ne scias ilian naskigxdaton. Ili ja scias en kiu tago de la semajno ili naskigxis. Estas importanta por sia nomo. Vidu malsupre, cxiutage la una nomo estas por knaboj, la dua estas por knabinoj. |
Tago Lundo Kodjo Adzo Mardo Komla Abra Merkredo Koku Akua Jxauxdo Yaw Ayawa Vendredo Kofi Afua Sabato Kwame Ama Dimancxo Kwesi Akosua |
La vilagxo havas kelkajn estrojn: por batalo, por kamparo, la cxefestro. Nun Tokokoe ankaux havas estro de evoluo. Li nomigxas Togbe (la Ewe vorto signifas estro) Kofi Dunyo I. Li ankaux estas mia patro. Mia patro estrigis en januaro 2003. Estro ne rajtas paroli direkte al sia popolo, sed devas uzi tradukisto. Divenu kiu estas la tradukisto... estas mi. Tial mi nomigxas Tsiami Kofi Amennyo I. Tsiami estas tradukisto en Ewe. Kofi cxar mi naskigxis vendrede. 'Ame' en Ewe signifas homo, 'nyo' estas bona: Bona Homo. Estas bela nomo, cxu ne?! Mia lernantnoj nomigxas min Mister Dennis, Sinjoro Dennis. Ili ne povas prononci mian familian nomon... |