TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LABORADO KAJ PERSISTO

Vokas nin Jesu', ke lumadu ni

Originalo : Jesus bids us shine

Verkis (angle) : Susan WARNER
(EK k HE misatribuas al Emily H. MILLER)
Esperantigis : Florence Harriet HANBURY

Prilaboro de Magda Carlsson

Fonto : HE 166

  1. Vokas nin Jesu', ke lumadu ni
    en anguloj niaj, same vi kaj mi;
    Kiel kandeleto en la nokta hor',
    bele, pure, klare, por lia glor'.
  2. Brilu por Jesu', Li bezonas nin;
    se la lumo velkas, li rimarkas ĝin.
    Ĉiam li rigardas; tial brilu ni
    en anguloj niaj, kaj vi kaj mi.
  3. Brilu por Jesu' al la tuta ter',
    Nigra pro mizero, peko, kaj sufer'.
    Meze de mallumo brilu pli kaj pli
    en anguloj niaj — kaj vi kaj mi.

Prilaboro de Magda CARLSSON

Traduko de Florence H. Hanbury

Fonto : EK 32

  1. Vokas nin Jesu', ke lumadu ni
    en anguloj niaj, ambaŭ vi kaj mi;
    Kiel kandeleto en la nokta hor',
    bele, pure, klare, por lia glor'.
  2. Brilu por Jesu', nin bezonas li.
    Ĉiam li rigardas, tial brilu ni
    Tre fidele ĉiam do en la angul'.
    Velkan lumon vidas Savint-okul'.
  3. Brilu por Jesu' al la tuta ter',
    Nigra pro mizero, peko, kaj sufer'.
    Meze de mallumo brilu pli kaj pli
    en anguloj niaj — kaj vi kaj mi.

Melodio : JESUS BIDS US SHINE
Komponis : Edwin O. EXCELL
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1