TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DIO : Α KAJ Ω

Sinjoro Dio, kiam mi miregas

Alia traduko (laŭ mi preferinda), de W. J. Downes:
Ho granda Dio, kiam mi rigardas
(kun ligilo al la originalo ktp)

Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda. : Psalmo 104.1

Verkis (svede) : Carl BOBERG, 1885
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE (ĝis 1985)
surbaze de anonima angla teksto "O Lord, how great Thou art"
(kredeble, sed ne certe, temas pri la versio de Stuart K. HINE)

Fonto: EH 144

  1. Sinjoro Dio, kiam mi miregas
    Pri via Kreo—Ĉiopova plan',
    La stelojn vidas, kaj tondradon aŭdas;
    Kaj ĉion regas via Dia man',
         Mia animo kantas nun en mi, ho granda Di', ho granda Di';
         Mia Savanto, kantas mi al vi, ho granda Di', ho granda Di'!

  2. Kiam konstatas mi, ke via Filo
    Al homoj venis, eĉ al sinofer',
    Kaj sur la kruco mortis pro redempto,
    Por mi Savanto, savo kaj esper',
         Mia animo kantas nun en mi, ho granda Di', ho granda Di';
         Mia Savanto, kantas mi al vi, ho granda Di', ho granda Di'!

  3. Kaj kiam Kristo venos kun aklamo,
    Al mia hejmo ĝoje iros mi,
    En adorado tie, en humilo,
    Denove kantos mi, "Ho granda Di'!":
         Mia animo kantas nun en mi, ho granda Di', ho granda Di';
         Mia Savanto, kantas mi al vi, ho granda Di', ho granda Di'!

Melodio: O STORE GUD
Sveda Popolmelodio
MIDI TCH

Rim.: Mi supozas, ke la anonima melodio "How great Thou art", en la libro Celebration Praise, kiun EH rekomendas, estas tutsimple O Store Gud sen atribuo.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1