TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

HIMNOLOGIAJ
ARTIKOLOJ

O Store Gud : Pri Ĝia Tradukhistorio
kun aparta atento al la tradukoj
Esperantaj kaj Anglaj

Kompilis : ROS' Haruo, 2003

Unu el la plej disvastigitaj novaj himnoj de la 20a jarcento estas O store Gud [Ho granda Dio], verkita de Carl Boberg ĉirkaŭ 1885; li eldonis la tekston en 1886, sed ne havis konvenan melodion por ĝi dum kelkaj jaroj. Fine, aŭdinte iun kanti ĝin laŭ anonima sveda melodio, li reeldonis ĝin kun tiu melodio en Sanningsvittnet.

En 1907, laŭ Donald P. Hustad (en Dictionary-Handbook to Hymns for the living church, Hope, 1978), oni tradukis ĝin, en Estonio, en la germanan ("Wie gross bist Du"; se vi scias, kiu tradukis ĝin, bv. sciigi ĝin al mi!), kaj tiun germanan tekston rusigis (1912; se vi konas la tekston, bv. sendi ĝin al mi!) Ivan S. Proĥanov. Stuart K. Hine, brita metodisma misiisto en mez-eŭropaj landoj inter la mond-militoj, lernis la rusan version en okcidenta Ukraino kaj tradukis ĝin en la anglan, eldonante ĝin en 1949 sub la titolo "How great Thou art" [Kiom granda Vi estas].

Du versioj aperis en Esperantaj himnaroj; unue, en Adoru kantante (1971) kvin-strofa elsvedigo de William John Downes, Ho granda Dio, kiam mi rigardas, kaj due, en Esperanta himnaro tri-strofa elangligo de Leonard Ivor Gentle, Sinjoro Dio, kiam mi miregas. S-ano Gentle indikas en EH ke la originalo estas "O Lord, how great Thou art", la verkinto "Nekonata", kaj la melodio "How great Thou art (Celebration Praise)".

En la angla la plej frua versio estas tradukita de E. Gustav Johnson (1925; se vi havas ĝin, mi serĉas ĝin!), sed plej multaj himnaroj donas la tekston de Hine, ĝenerale kun zorga atento al la kopirajto de Manna Music, sed sen ia ajn agnosko pri la verko de Boberg aŭ pri la intervenintaj tradukoj. (Mi mem agnosku, ke mi ne scias, ĉu s-ro Hine sciis, ke li ŝuldas ion al Boberg; mi ne scias, ĉu li eĉ sciis la nomon de Proĥanov. Tamen, Manna Music supozeble scias tion, kaj al mi ŝajnas priplendinda ties daŭra insistado pri kopirajto, sen agnoski la originalan verkinton, kies verko cetere antaŭ jam longe malprivatiĝis.) New Century Hymnal (1995) estas la sola aktuala anglalingva himnaro, laŭ mia scio, kiu enhavas sendependan elsvedigon en la anglan: "O mighty God, when I survey in wonder" ("kreita ... por restaŭri la signifon kaj guston de la originala himno de Boberg").


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1