TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

NOVA JERUSALEM

NACIO (BRITIO)

Pratempe en Anglujo ĉu

Angla originalo: And did those feet in ancient time

Alia esperantigo: Ĉu antaŭ longe paŝis Li
Komparu al : Poezia versio de J. S. Dinwoodie
(ne kantebla laŭ la kutima melodio)

Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo. : Apokalipso 21.2Venu via regno, plenumiĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ en Anglujo. : Mateo 6.10 (ŝanĝetita)

Verkis (angle) : William BLAKE
Esperantigis : William AULD

Fonto : Omaĝoj p. 10

  1. Pratempe en Anglujo ĉu
         Tramontis tiu piedpar'?
    Ĉu paŝtis sin la Diŝafid'
         Sur angla verdo de l' kampar'?

    Kaj ĉu prilumis Divizaĝ'
         Ĉi nubajn montojn kun elan'?
    Najbaris do Jerusalem'
         Uzinojn sombrajn de Satan'?
  2. Donu pafarkon de la or'!
         Dezirosagojn en saguj'!
    Al mi la lanc'! La nubojn for!
         Flamĉaron mian donu tuj!

    Ne cedos mia mensa lukt',
         Nek mia glav' ripozos mem,
    Ĝis sur la verda angla ter'
         Stariĝos jam Jerusalem'.

Melodio : JERUSALEM
Komponis : Charles Hubert Hastings PARRY
MIDI H82* | MIDI TCH

Paĝo kreita 2004.04.24.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1