|
NOVA JERUSALEM
NACIO (BRITIO)
|
Ĉu antaŭ longe paŝis Li
Angla originalo: And did those feet in ancient time
Alia esperantigo: Pratempe en Anglujo ĉu
Komparu al : Poezia versio de J. S. Dinwoodie
(ne kantebla laŭ la kutima melodio)
Verkis (angle) : William BLAKE
Esperantigis : Mozaiko
Fonto : HE 208
-
Ĉu antaŭ longe paŝis Li en mezo de la amikar' —
La Diŝafido — tie ĉi sur Anglaj montoj kaj kampar'?
Ĉu nigrajn montojn ĉirkaŭ ni briligis Divizaĝa lum'?
Ĉu Jerusalem estis vi, infera fabrikeja fum'?
-
Alportu sagojn de dezir', kaj arkon el flamanta or',
Kun fajra ĉaro de aspir' kaj mia lanc' — Ho nuboj, for!
Laboros mi sen tim' aŭ trem' kun glavo preta por komand',
Ĝis staros Nov-Jerusalem' en Angla bela verda land'.
Melodio :
JERUSALEM
Komponis : Charles Hubert Hastings PARRY
MIDI H82* | MIDI TCH
Paĝo reviziita 2004.04.24.
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto