ETERNA VIVO

Post la vivo, en matena helo
"Mi flugos for!"

I'll fly away!

Verkis (angle) : Albert E. BRUMLEY, 1932
© 1932, 1960 Albert E. Brumley and Sons
Esperantigis : ROS' Haruo, 2003 (rev. 2004)
Mi tradukis tiun ĉi kanton honore al s-ano Adolf Burkhardt, kiam mi lernis, ke li estas grave malsana, kaj mi reviziinte enhimnarigas ĝin (2004.04.04) pro lia morto (antaŭ du tagoj).

Fonto : RH

  1. Post la vivo en matena helo, mi flugos for!
    Al ĉe-borda hejmo en Ĉielo mi flugos for!

    Mi flugos for, ho glore mi flugos for.
    Post la mort', haleluja, laŭ la Vort', mi flugos for!

  2. Kiam fadis ombroj de la tero, mi flugos for!
    Kiel birdo fuĝas el karcero, mi flugos for!

  3. Post nur kelkaj lacaj tagoj plu, mi flugos for!
    Al eterna, gaje ĝoja ĝu', mi flugos for!

Melodio: I'LL FLY AWAY
Komponis : Albert E. BRUMLEY, 1932
MIDI HWC*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1