INTERNACIAJ KUNVENOJ |
Verkis (Esperante) : Clarence BICKNELL
Fonto : HE 254 = AK 105
(kp Ad 921, str. 4-5)
Patro nia! ni alvenis
Trans la tero, trans la mar';
Sed per unu lingvo laŭdas
Vin, la Patron de l' homar'.
Kunlaboro, amo frata,
Estas nia gvida stel';
La forigo de milito
Estas nia sankta cel'.
Malaperis nun antikva
Interhoma la baril';
Unu lingvo nin kunligas,
KK (Ad 921) reverkis la 4an kaj 5an strofojn jene: | Patro, ankaŭ niajn korojn Ho, donacu vian benon |
Patro! Niajn korojn ankaŭ
Ligu kune pli kaj pli,
Por ke ni frataro estu—
Unu vera famili'.
Ho, donacu vian benon
Nun al ni kaj nia rond',
Ke laboro nia sankta
Semu amon tra la mond'.
Melodio : STUTTGART
Komponis : laŭatribue Christian Friedrich WITT, 1715
MIDI TCH