DANKO AL DIO |
Nun danku ni al Dio
Originalo : Nun danket alle Gott
Alia Esperanta Versio : Nun Dion danku ni
Rim.: La tekston de la himno Rinckart sur Siraĥ 50.22-24.Verkis (germane) : Martin RINCKART, ĉ. 1630
Esperantigis : Clarence BICKNELLFonto : HE 8
Nun danku ni al Dio per mano, voĉo, koro!
La tuta mondo ĝojas pro lia granda gloro.
De frua infaneco li nin beninta estas,
Kaj liaj amdonacoj kun ni ankoraŭ restas.
Li gvidu nin konstante sur tuta vivovojo,
Benante niajn korojn per paco kaj per ĝojo;
Li ŝirmu de danĝero, li donu korfavoron,
Kaj de malbono gardu nin nun kaj ĉiun horon.
Ho, estu niaj voĉoj kun danko nun levataj
Al Patro, Fil', Spirito, egale adorataj.
De homoj sur la tero, ĉielaj anĝelaroj,
Al Dio sonu laŭdo dum la eternaj jaroj.
Melodio: BISHOPGARTH
Komponis : Arthur Seymour SULLIVAN
MIDI TCH