VESPERO |
Ne timetu, kara mia
Angla teksto: Sleep, my child, and peace attend thee
Kimra teksto : Ar hyd y nosAnonima kimra lulkanto
Diversaj (plejparte anonimaj) angligoj/parafrazoj
Esperante parafrazis : W. MAYNARD kaj Agnes B. DEANSFonto : Ad 170 (el Verda Trobadoro, 1986)
Ne timetu, kara mia, tra l' tuta nokt'.
Paca restu koro via tra l' tuta nokt'.
Ĝojo en mateno venos, ree vin espero benos,
Eĉ se dormon sonĝoj ĝenos tra l' tuta nokt'.
Vin anĝeloj prizorgados tra l' tuta nokt',
Liton vian ĉirkaŭados tra l' tuta nokt'.
Ili vin kun amo Dia gardos de danĝero ĉia;
Dolĉa estu dormo via tra l' tuta nokt'.
Melodio: AR HYD Y NOS
Kimra tradicia melodio
MIDI TCH