TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Li naskiĝis, la beba Di'

Franca originalo : Il est né
Alia Esperanta versio : Jen naskiĝis la Di-infan' (tr. R. Bernard)

Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO ; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj. Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, ... : Mateo 1.21-22

Anonima franca karolo, 19a jc.
Esperantigis : ROS' Haruo, 2001

Fonto : RH

    Li naskiĝis, la beba Di'!
    Sonu hobojoj kaj fajfiletoj!
    Li naskiĝis, la beba Di'!
    Lian venon prikantu ni!
  1. Kvarmil jarojn kaj eĉ pli
    Lin promesis la profetoj.
    Kvarmil jarojn kaj eĉ pli
    Lian venon atendas ni.

    Li naskiĝis, la beba Di'!
    Sonu hobojoj kaj fajfiletoj!
    Li naskiĝis, la beba Di'!
    Lian venon prikantu ni!

  2. Kiel ĉarme belas li!
    Ho, perfektas la kompatoj!
    Kiel ĉarme belas li!
    Dolĉas ja tiu beba Di'!

    Li naskiĝis, la beba Di'!
    Sonu hobojoj kaj fajfiletoj!
    Li naskiĝis, la beba Di'!
    Lian venon prikantu ni!

  3. Ĉiopova Reĝo, vi
    Estas tamen infaneto!
    Ĉiopova Reĝo, vi
    Plene reĝu en kor' ĉe ni.

    Li naskiĝis, la beba Di'!
    Sonu hobojoj kaj fajfiletoj!
    Li naskiĝis, la beba Di'!
    Lian venon prikantu ni!

Melodio : IL EST NÉ
Anonima franca karolo, 19a jc.
MIDI LBR


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1