TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Jen naskiĝis la Di-infan'

Franca originalo : Il est né
Alia Esperanta versio : Li naskiĝis, la beba Di' (tr. L. B. Ros')

Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO ; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj. Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, ... : Mateo 1.21-22

Tradicia franca karolo, 19a jc.
Esperantigis : Roger BERNARD

Fonto : Ad 222

    Jen naskiĝis la Di-infan'.
    Festa ĉi tago sur nia tero!
    Jen naskiĝis la Di-infan'.
    Ĉiuj kantu Lin kun elan'.
  1. Atendita jen la Savant',
    por ni ĉiuj jen la espero.
    Atendita jen la Savant',
    jen la lumo por ni, Vivant'!

    Jen naskiĝis la Di-infan'.
    Festa ĉi tago sur nia tero!
    Jen naskiĝis la Di-infan'.
    Ĉiuj kantu Lin kun elan'.

  2. De la trogo ĝis ligno-kruc',
    tre profunda la Di-mistero!
    De la trogo ĝis ligno-kruc',
    jen de Dio la amo-flus'.

    Jen naskiĝis la Di-infan'.
    Festa ĉi tago sur nia tero!
    Jen naskiĝis la Di-infan'.
    Ĉiuj kantu Lin kun elan'.

  3. Li revenu ĉe l' lasta hor',
    nin konduki al Di-tenero.
    Li revenu ĉe l' lasta hor',
    regu Li en eterna glor'.

    Jen naskiĝis la Di-infan'.
    Festa ĉi tago sur nia tero!
    Jen naskiĝis la Di-infan'.
    Ĉiuj kantu Lin kun elan'.

Melodio : IL EST NÉ
Anonima franca karolo, 19a jc.
MIDI LBR


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1