Laŭdu la ĉielan Reĝon
Verkis (angle) : Henry Francis LYTE, 1834
Esperantigis : Clarence BICKNELL
Fonto : Ad 454 = HE 19
-
Laŭdu la ĉielan Reĝon, ho animo! Danku Lin;
Li pardonis, elaĉetis, resanigis, savis vin.
Haleluja! Haleluja! Dion laŭdu vi sen fin'.
-
Al la patroj en aflikto kor-favora estis Di',
ĉiam same benopreta Lin ankoraŭ trovas ni.
Haleluja! Haleluja! Bonfarema restas Li.
-
Patre nin Li prizorgadas, ĉar malfortaj estas ni;
en la manoj ame portas; el danĝero savas Li.
Haleluja! Haleluja! Kompatema estas Di'.
-
Ho anĝeloj, kun ni kantu! Vi rigardas Lin en glor';
Lin adoru suno, luno, ĉiu loko, ĉiu kor'.
Haleluja! Haleluja! Dion laŭdu kun fervor'.
Melodio : LAUDA ANIMA
Komponis : John GOSS, 1869
MIDI UMH*
Iomete alia aranĝo : MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto