TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

RESUREKTO
RELEVIĜO

La tago releviĝa!

Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: “Bonvenon!” : Mateo 28.9 (*LBR)

Originalo : Αναστασεως ημερα
(Anastáseôs himéra)
Angla pont-versio : The Day of Resurrection!

Verkis (greke) : JOHANO de Damasko, ĉ. 750
Angligis : John Mason NEALE, 1853
Esperantigis : Clarence BICKNELL

Fonto : AK 68 (= HE 64, Ad 327)

  1. La tago releviĝa! Ho mond' kun laŭta kri'
    Proklamu vi la Paskon de ĝojo kaj de Di'.
    De morto al vivado, de tero al ĉiel',
    Nin kondukadis Kristo triumfe al la cel'.

  2. El peko kaj malbono puriĝu ĉiu kor',
    Por ke ni vidu Kriston en releviĝa glor';
    Por ke “Bonvenon” lian finfine aŭdu ni;
    Kaj ĝin aŭdinte, kantu kun laŭta venkokri'.

  3. Ĉielo, jubiladu; kaj tero, ĝoju vi;
    La tuta mondo festu kun ĉio ajn en ĝi:
    La Universo kantu en gaja melodi'!
    Ĉar releviĝis Kristo, senfine laŭdu ni.

Melodio : ELLACOMBE
Anonima, unuafoje aperis en
Gesangbuch der herzoglichen Wirtembergischen katholischen Hofkapelle, 1784
MIDI TCH

Alternativaj Melodioj:
CRÜGER
Adaptis William Henry MONK el ĥoralo de Johann CRÜGER : MIDI TCH
GREENLAND
Aranĝita el komponaĵo de J. Michael HAYDN : MIDI TCH
HERZLICH THUT MICH
Melodio el 16a jarcento, aranĝita de Johann WALTHER : MIDI RH
Senakompana melodio laŭ aranĝo en SoP 249, kie oni priskribas ĝin "fondita sur germana mezepoka tradicia melodio" kaj uzas ĝin por The Church's One Foundation : MIDI RH
LANCASHIRE
Komponis : Henry Thomas SMART, 1836 : MIDI TCH
ROTTERDAM
Komponis : Berthold TOURS : MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1