SOPIRO AL KRISTO |
Originalo : Var är den vän, som överallt jag söker?
Alia traduko : Amikon karan mi serĉadi iras
Verkis (svede) : Johan Olof WALLIN, 1818
Esperantigis : Joseph RHODES
Fonto : AK 158 (= Ad 651)
Karan amikon ĉie mi serĉadas;
de la tagiĝo Lin mi sopiradas;
tamen ne trovis ĝis vespera horo
arda la koro.
Kie beleco montras sin, aŭ floro
spike kliniĝas; kie bon-odoro
venton parfumas — eĉ en vivo mia —
jen amo Lia.
Mi aŭdas Lin en spiro de somero,
himno arbara, fluo de rivero.
Plej dolĉe al la koro Li parolas
kaj min konsolas.
Tamen, ho ve! kaŝadas Lin nebulo;
preĝo atingas Lin, sed ne okulo.
Ke mi Lin vidu! metu koron mian
sur bruston Lian!
Se tiel bela estas ĉiu guto
de la vivado, de l' kreita tuto,
kiom pli belas gloro sen-kompara
de l' fonto klara!
Kiam kun Li mi staros sur la rando
ĝoja kaj paca de la hejma lando,
kaj gvidos min al ĝia tero brila
morto trankvila?
Preĝu, atendu, ho animo mia!
Baldaŭ renkontos vin Amiko via;
ame vin premos, ŝirmos de atakoj
en Siaj brakoj.
Rifuĝos vi al tiu paca bordo,
kiel kolombo al la hejma pordo;
kiel paŝtisten kuras la ŝafido
en plen-konfido!
Melodio : FLEMMING
Komponis : Komponis : Frederick F. FLEMMING, 1811
MIDI TCH