TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

SOPIRO AL KRISTO

Amikon karan mi serĉadi iras

Originalo : Var är den vän, som överallt jag söker?

Alia traduko : Karan amikon ĉie mi serĉadas

Verkis (svede) : Johan Olof WALLIN, 1818
Esperantigis : Magda CARLSSON, 1951

Fonto : EK 3

  1. Amikon karan mi serĉadi iras.
    De la tagiĝ' mi ĉiam pli sopiras,
    Sed lin ne trovis ĝis vespera horo
          la arda koro.

  2. Mi vidas spuron, kie spiko plena
    sin mole klinas, kie flor' ĝardena
    parfumas venton, eĉ en spiro mia
          la amo lia.

  3. Mi aŭdas lin en la susur' somera,
    arbara himno kaj la flu' rivera.
    Plej dolĉe li en mia kor' parolas
          kaj min konsolas.

  4. Sed ve, lin kaŝas for de mi nebulo,
    atingas preĝo lin sed ne okulo.
    Ke mi lin vidu! Metu koron mian
          sur bruston lian!

  5. Ho, se belegas tiel ĉiu guto
    de l' tera vivo, de l' kreita tuto,
    do kiel bela, fonto senkompara,
          eterne klara!

Melodio : VAR ÄR DEN VÄN
Komponis : Alice TEGNÉR, 1921
MIDI EK*

Alternativa melodio :
FLEMMING
Komponis : Frederick F. FLEMMING, 1811 : MIDI TCH
HERZLIEBSTER JESU
Komponis : Guillaume FRANC, 1543
Prilaboris : Loys BOURGEOIS, 1551 kaj Johann CRÜGER, 1640 : MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1