TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Kantas anĝelara ĥor'

Aranĝita laŭ alia melodio (COOKHAM)

Angla originalo : Hark! the herald angels sing

Alia Traduko : Aŭdu! kantas anĝel-ĥor'

Verkis (angle) Charles WESLEY, 1738
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE

Fonto : HE 37 = EH 22

  1. Kantas anĝelara ĥor'
    "Inter homoj Di-favor'!:
    Paco venas al la ter',
    Por pekuloj nov-esper'!
    Tial ĝoju tut-homaro
    Per triumfa laŭd-kantaro,
    Sonas la anĝela kri':
    "Jen naskiĝis Krist' por vi".
        Kantas anĝelara ĥor':
        Al la nova Reĝo glor'!

  2. Estu do al li ador',
    De eterne la Sinjor';
    Ĉar la Sankta Virgulin'
    En la mondon naskis lin;
    Jen por ni homiĝis Dio,
    Enkarniĝis la Mesio!
    Venis li — Emanuel',
    Al la tero el ĉiel'.
        Kantas anĝelara ĥor':
        Al la nova Reĝo glor'!

  3. Jen la Princ' de Paco nun,
    De Justeco vera Sun',
    Lumon, sanon, portas li
    Al homaro tie ĉi;
    Li rezignis sian gloron,
    Manifestis Di-favoron,
    Renaskiĝon donas li,
    Por ke ĉiam vivu ni.
        Kantas anĝelara ĥor':
        Al la nova Reĝo glor'!

Melodio: MENDELSSOHN
Aranĝis William H. CUMMINGS, 1856
el komponaĵo de Felix MENDELSSOHN, 1840
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1