TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Jen ĉiamviva Rozo

Es ist ein' Ros' entsprungen
Flos de radice Jesse | Lo, how a Rose e'er blooming

Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. : Jesaja 11.1

Tradicia Germana Karolo
(ekzistas diversaj fruaj germanaj kaj latinaj tekstoj)
Esperantigis : ROS' Haruo, 1998
parte surbaze de anglaj versioj de
T. BAKER (1a kaj 2a str.) kaj H. K. SPAETH (3a str.)

Fonto : RH

  1. Jen ĉiamviva Rozo laŭ vorto de profet'
    El la Jiŝaja ŝoso ekkreskis kun impet'.
    Ĝi venis, hela Flor', en frida tempo vintra
    Je noktomeza hor'.

  2. Jesaja ĝin anoncis, la menciita Flor';
    Maria ĝin responsis el patrin-ama kor'.
    Ŝi naskis Rozon por klarigi Dian amon
    Je noktomeza hor'.

  3. Ĉi tiu milda Floro per sia dolĉ-arom'
    Heligas per Digloro la vojon de la hom'.
    Ja homo, tamen Di', ĝi ŝarĝojn malpezigas
    Kaj homojn savas ĝi.

Aliaj tradukoj :
Rozbranĉo forĝermadis de Felix Ney
Jen ĉiamviva Rozo de Ros' Haruo

Melodio : ES IST EIN' ROS'
Anonima Germana Karolo, 16a jc.
Fame aranĝita de Michael PRAETORIUS, 1609
MIDI TCH
Aliaj prezentoj:
MIDI © 1995 by Curtis Clark | MIDI © 1994 Martha Decker

Unua strofo en la Japana (latinlitere)


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1