TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Jam dormas ĉiu enloĝant'

Originalo : O Betlehem, du kleine Stadt

Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni. Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. : Luko 2.15b-16

Verkis (germane) : Helmut BARBE, 1954
Esperantigis : Albrecht KRONENBERGER, 1995

Fonto : Ad 228.5

  1. Jam dormas ĉiu enloĝant'
    De l' urbo Bet-Leĥem',
    Herodo ankaŭ, la reĝant',
    Kun li Jerusalem'.
    Sed viglas sur kamparo
    Paŝtistoj ĝis maten',
    En stal' la sankta paro,
    Eĉ bovo kaj azen'.

  2. Jen brilas stelo el malhel',
    El monda malesper'.
    Anĝeloj kantas de l' ĉiel'
    Pri paco sur la ter'.
    Naskiĝis en la stalo
    La Krist-infan' por ni.
    Kaj tra la sfera halo
    Aŭdeblas: Glor' al Di'.

  3. Sen iom ajn de l' Dia glor'
    Vi kuŝas en kaban'.
    Maldormas ame Via kor'
    Por mi, ho Krist-infan'.
    Vi iĝis povra sklavo
    Por pliriĉigi min.
    Jesuo, mia ravo,
    Mi kore dankas Vin.

Melodio : FOREST GREEN
Tradicia Angla Melodio
MIDI TCH

Rim. : Pluraj eblaj alternativaj melodioj troveblas ĉe
Ho eta urbo Bet-Leĥem'.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1