KRISTNASKO

Ho eta urbo Betlehem'!

Originalo : O Little Town of Bethlehem

Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo, neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo ; ĉar el vi venos reganto, kiu paŝtos Mian popolon Izrael. Mateo 2:6

Verkis (angle) : Phillips BROOKS, 1868
Esperantigis : W. HARVEY

Fonto: HE 34

  1. Ho eta urbo Betlehem'! Vi kuŝas en trankvil'
    En paco de sensonĝa dorm' sub milda stela bril'.
    Sed brilas tra la nokto eterna lumradi' :
    L' esperoj de la tuta mond' sin turnas nun al vi.

  2. Maria naskis Kriston ; kaj supre anĝelar'
    Kun miro ame gardas lin, dum dormas la homar'.
    Matenaj steloj, kantu la naskon kun fier'!
    Al Dio estu gloro nun, kaj paco sur la ter'.

  3. En trankvileco kaj silent' okazis lia ven' ;
    Kaj same al la homa kor' doniĝas ĉiu ben'.
    Ne aŭdas ni la venon ; sed al la peka mond',
    Se oni nur akceptos lin, li venos je respond'.

  4. Ho Sankta Beb' el Betlehem'! Ni preĝas el la kor':
    Naskiĝu vi jam nun en ni kaj pekon pelu for.
    La sankta anĝelaro ĝojegas en ĉiel' ;
    Ho venu kaj restadu nun kun ni, Emanuel'!

Melodio: ST. LOUIS
Lewis REDNER, 1868
MIDI TCH

Alternativaj Melodioj:
FOREST GREEN
tradicia angla melodio (fame aranĝita de Ralph VAUGHAN WILLIAMS
     en The English Hymnal, 1906) : MIDI TCH
CHRISTMAS CAROL
Komponis : H. Walford DAVIES : MIDI CSH*
BETHLEHEM
Komponis : Gottfried W. FINK : MIDI TCH
EPHRATAH
Komponis : Uzziah Christopher BURNAP : MIDI TCH

Rim. Pri la Melodioj

La melodio de Redner (St. Louis) estas la originala kaj en Usono ankoraŭ la plej ofta kaj kutima melodio por la teksto. Lewis Redner estis la orgenisto en la preĝejo, kie Phillips Brooks pastris. Oni diras, ke Brooks verkis la poemon kaj volis uzi ĝin en Kristnaska Diservo, sed ne havis taŭgan arion, do li turnis sin je la lasta momento al Redner, kiu komponis la muzikaĵon je la vespero antaŭ la Diservo — kaj Brooks baptis la melodion "St. Louis" [S-ta Ludoviko] por kaŝlaŭdi la komponinton. (En la angla "Lewis" kaj "Louis" estas samsonaj, kaj "St. Louis" estas ne nur nomo de sanktulo, sed ankaŭ nomo de urbo en Misurio.) Parenteze, la Zambankanzono "Ho Zamenhof, vi foras nun" de DoKo Jordan celas la melodion St. Louis.

En Britio la unua (kaj en Usono la dua) melodio por la teksto estas Forest Green. Tria melodio estas Christmas Carol, komponita de H. Walford Davies; tiun rekomendas HE kaj ĝi ŝajne rivalas al Forest Green en Britio, sed en Usono mi trovis ĝin nur en la himnaro de la Kristaj Sciencistoj (1932). Kvara ebleco, laŭ HE, estas Bethlehem, kredeble tiu de Gottfried W. Fink, kiun mi prezentas midie, supre. Kvine k fine ;-), TCH proponas Ephratah.

Rim.: Ho Zamenhof, vi foras nun estas „Zambankanzono“
de DoKo JORDAN ekspluatanta ĉi tiun melodion.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1