FRATECO INTERNACIA |
Verkis (Esperante) : Agnes B. DEANS
Fonto : HE 205
Homoj el tuta mond'!
Vivu en frata rond'
Ĉiu naci'!
Longe la popolar'
Staris kun armilar':
Nun estu tuthomar'
Pacimperi'.
Ni preĝas tie ĉi,
Ke ĉiam sekvu ni
Vojon de bon';
Ĉiam al frata kri'
Kore respondu ni;
Paco, regadu ĝi
Kun amo-kron'.
Patro en la ĉiel',
Venu la glora cel'.
Monda fratar':
Mortu malamo for;
Staru por kunador' —
Amon en ĉiu kor' —
La naciar'.
Ĉie de ter' kaj mar'
Ĝojo kaj laŭdkantar'
Sonu ĉe ni!
Kantu la plena kor'
Kun anĝelara ĥor':
“Estu al Dio glor'.
Paco al vi!”
Melodio : ITALIAN HYMN
Komponis : Felice DE GIARDINI, 1769
MIDI TCH
Varianto MOSCOW: MIDI AK*/LCA*