TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

JESUO KRISTO

Hom-animoj! Kial ŝafe

Souls of men, why will ye scatter
There's a wideness in God's mercy estas alia aranĝo
pri la teksto, komenciĝanta ĉe la tria strofo ĉi-sube

Verkis (angle) : Frederick William FABER, 1854
Esperantigis : Florence Harriet HANBURY

Fonto : HE 71 = Ad 442

  1. Hom-animoj! Kial ŝafe kuri disen pro ektim',
    stulte vagi for de amo profundega kaj sen lim'?

  2. Ĉu duone tiel dolĉe vokis iam ajn paŝtist',
    kiel al piedoj Siaj vokaj nin Jesuo Krist'?

  3. Tiel vasta kiel maro estas Dia pardonem';
    kaj pli milda Lia justo ol la homa tolerem'.

  4. La ĉielo akre sentas la malĝojon de la ter';
    niajn malfortaĵojn juĝas kun kompata malsever'.

  5. Amo Dia pli ampleksas, ol mezuras homa mens'.
    Kaj mirinde amaj estas Dia koro, Dia pens'.

  6. Pro la sango de Jesuo nin pardonas Dia grac'.
    El sufero de la Kapo por la membroj venas pac'.

  7. Do kun pento proksimiĝu, kaj neniam dubu plu,
    sed akceptu plen-konfide sin-oferon de Jesu'.

  8. Se ni amus Lin pli simple, se Lin fidus nia kor',
    niaj vivoj sune brilus en la ĝojo de l' Sinjor'.

Melodio : CROSS OF JESUS
Komponis: John STAINER, 1887
MIDI TCH

Alternativa melodio:
WELLESLEY
Komponis : Lizzie TOURJÉE, 1878 — MIDI TCH
Rim.: Per multaj diversaj melodioj estas kantata tiu ĉi teksto. Mi intencas aldoni plurajn aliajn, inkluzive ankaŭ de duoble pli longaj kiel ekzemple la nederlanda popolkanto IN BABILONE (MIDI).

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1