TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PACO KAJ
TRANKVILO

Estro de l' vivo, ĉiopova Dio

Originalo : Lord of our life, and God of our salvation
Parafrazo bazita sur Christe, du Beistand deiner Kreuzgemeine

Verkis/parafrazis (angle) : Philip PUSEY
Germanan ŝablonon verkis : Matthäus APELLES VON LÖWENSTERN, 1644
Esperantigis : Clarence BICKNELL

Fonto : Ad 606 (= AK 127 = HE 122)

  1. Estro de l' vivo, ĉiopova Dio!
    Stelo de l' nokt', espero de l' nacio!
    Aŭdu la preĝojn el la eklezio,
         forta Reganto!

  2. Vidu! La ŝipon ondoj ĉirkaŭprenas.
    Vidu! Standardojn malamikoj tenas.
    Sagoj venenaj hejle sur nin venas. —
         Vi povas savi.

  3. Ne helpas homoj, sed Vi nin protektos,
    kaj se ni pekos, patre nin korektos.
    Morto, infero, Viajn ne difektos.      Donu la pacon,

  4. pacon animan, malgraŭ diablaro,
    pacon interne de la Kristanaro,
    pacon en mezo de milit-preparo,
         trankviligantan.

  5. Helpu nin venki en batal-danĝero.
    Donu al ĉiu vidon de la vero,
    kaj, kiam venis paco al la tero,
         pacon ĉielan.

Melodio : CLOISTERS
Komponis : Joseph BARNBY
MIDI TCH

Alternativaj melodioj :
CHRISTE SANCTORUM
Komponis : MIDI TCH
FLEMMING
Komponis : Friedrich Ferdinand FLEMMING, 1811 — MIDI TCH
ISTE CONFESSOR
Fonto necerta (laŭ TCH "Poitiers Antiphoner") — MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1