KRISTNASKO |
Originalo (angla) : strofoj 1a kaj 2a, Anonimaj usonaj, 19a jc.
unue aperis 1885 en Little Children's Book for Schools and Families de J. C. FILE
Tria strofo : John Thomas McFARLAND (1851-1913)
Esperantigis : Ellen GREGORY
Fonto : HE 259 (= AK 49, Ad 242)
En bova fojntrogo anstataŭ litet'
Ripozis la dolĉa Jesua kapet'.
La steloj rigardis el nuba vual'
Al eta Jesuo dormanta en stal'.
La bovoj blekadis post taga labor',
Sed kuŝis Jesuo sen plendo aŭ plor'.
Jesu', mi vin amas! Ho restu kun mi;
Protektu min ĝis la matena radi'.
Ho kara Jesuo! Ne iru vi for,
Sed restu proksime por ĉiam en kor'.
Benadu infanojn sur ter' tie ĉi,
Ĝis vivo ĉiela, en gloro kun vi.
Melodio: MUELLER
Komponis : James Ramsey MURRAY, 1887
MIDI TCH
- Alternativaj Melodioj:
- C
SONG - Komponis : William James KIRKPATRICK, 1895 : MIDI TCH
- FLOW GENTLY SPILMAN
- Komponis : Jonathan E. SPILMAN (ofte nomita "skota tradicia") : MIDI RH
Rim.: La melodion oni ne nomu Away in a manger, ĉar en Usono tio signifas al plej multaj homoj Mueller, kaj en Britio Cradle Song (pri aliaj landoj mi ne scias). Mi elektis la pli fruan kaj en Usono pli kutiman melodion, kvankam ĝis nun ĉiuj Esperantaj himnaroj rekomendis Cradle Song. La sola himnaro en kiu mi trovis ĝin laŭ Flow Gently, Sweet Afton (kvankam pluraj usonanoj diris al mi, ke infanaĝe ili eklernis ĝin laŭ tiu melodio) estas la vjetnamlingva Thánh Ca. En la angla kaj eventuale en Esperanto (mi ne povas diveni pri la vjetnama), ĉar Flow Gently, Sweet Afton estas duoble pli longa ol la aliaj melodioj, kantante laŭ ĝi oni uzu la trian strofon refrene, kantante la tekston (1+3),(2+3).