El la oriento venis saĝular'
Verkis (angle) : Godfrey THRING, 1873
Esperantigis : Agnes B. DEANS
Fonto : HE 40 = Ad 267
-
El la oriento venis saĝular'
Al la infaneto, Reĝo de l' homar'.
Ili vidis lumon nokte sur ĉiel':
Venis kondukataj de gvidanta stel'.
-
En humila hejmo ili trovis Lin,
Kaj kun adorado teren klinis sin.
Ho, mirinda lumo, kiu el ĉiel'
Ilin kondukadis: Dia gvida stel'!
-
Nur en fojna trogo kuŝis Vi, Sinjor';
Tamen super ĉio reĝas nun en glor'.
Sed ankoraŭ multaj vivas en malhel':
Ilin ankaŭ lumu Via gvida stel'.
-
Ĉiujn forvagantojn revenigu Vi;
Helpu perdiĝantojn Via lum-radi'.
Al la nesciantoj pri la vivo-cel'
Donu klaran lumon — brilu Via stel'.
-
Tra malluma nokto daŭre gvidu Vi
Per la sava lumo de l' evangeli'.
Voku ĉiun genton hejmen al ĉiel';
Ame kondukadu per gvidanta stel'.
Melodio : EVELYNS
Komponis : William Henry MONK, 19a jc.
MIDI LBR
Alternativaj melodioj:
- SUTTON VALENCE
- Komponis : S. L. RUSSELL : MIDI EH33*, © OUP
- HE proponas ankaŭ du melodiojn, PRINCETHORPE kaj KIRKBRADDON, kiujn mi ne havas.
- Se iu sendos al mi iliajn midiojn mi volonte aldonos ilin.
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto