KRISTNASKO |
Verkis (angle) Nahum TATE (1700, eld. 1702)
Esperantigis (elangle) Liland Brajant ROS (1990, rev. 1999)
Fonto : LBR
Dum ŝafistoj gardis gregon je la noktomeza horo,
Jen anĝelo venis el Ĉiel, kaj ĉirkaŭbrilis gloro,
Kaj ĉirkaŭbrilis glor.
“Ne timu!” diris li, ĉar teruris ilin ĉagrenego;
“Al vi kaj ĉiuj homoj mi rakontas pri benego,
Rakontas pri beneg.
Al vi en reĝa Bet-Leĥem naskiĝis Davidido:
La Savonto, Kristo, la Sinjor jen signo por algvido,
Jen signo por algvid:
La ĉielan Bebon trovos vi, videblan en humilo,
Vinditan per ĉifona tuk, kun trogo por lulilo,
Kun trogo por lulil
Tiel finparolis la seraf, kaj tuj aperis ĥoro
Laŭdanta per la jena kant al Dio la Sinjoro,
Al Dio la Sinjor:
“Ĉia gloro al Plejalta Di, kaj al la tero paco,
Kaj Di-favoro al la homar, eterne sava graco,
Eterne sava grac!”
Melodio : CHRISTMAS
George Frederick HANDEL 1728, ar. en Harmonia Sacra, 1812
(MIDI TCH)
Alternativaj Melodioj:
Alternativa traduko : “Dum nokte gardis al ŝafar” (de Leonard Ivor Gentle) celas la melodion Winchester Old. Mi forte preferas mian propran tradukon kaj ĝian usone kutiman melodion, sed ĉiu rajtas kanti laŭ sia gusto.- Rim.: Mi tradukis celante la melodion Christmas, kies silaba strukturo estas 8.7.8.7.6. Por kanti la tekston laŭ la aliaj melodioj, necesas elizii la finaĵojn fine de ĉiu para verso, kaj preterpasi la finajn versojn. La metriko do fariĝas 8.6.8.6. Kaj la melodio Shackelford estas 8.6.8.6.D, do faras el la ses strofoj tri duoble longajn.
- WINCHESTER OLD, anonima, unue aperis en The Whole Booke of Psalmes
(t.n. Estes Psalter), red. Thomas ESTE, 1592 (MIDI TCH)- MARTYRDOM, Hugh WILSON ĉ. 1800 (MIDI TCH)
- SHACKELFORD, Frederick Henry CHEESWRIGHT ĉ. 1889 (MIDI TCH)
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto