KRISTNASKO |
Verkis (angle) Nahum TATE (1700, eld. 1702)
Esperantigis (elangle) Leonard Ivor GENTLE
Fonto : EH 33
Dum nokte gardis al ŝafar'
Ŝafistoj, laŭ la mor',
Alstaris apud paŝtistar'
Anĝelo meze glor'.
Ĉar teruriĝis tiu ar',
Ne timu ! diris li,
Sciigon bonan por homar'
Venigas mi al vi.
Hodiaŭ jen en Bet-Leĥem,
El David famili',
Naskita estas Kristo mem,
Savanto nun por vi.
La sanktan bebon trovos vi,
Jen signo en humil'
En stala trogo kuŝas ĝi,
La vera Dia Fil'.
Subite estis kun l' anĝel'
Armeo en aer'
Laŭdante Dion en ĉiel',
Dirante super ter':
Al Dio en ĉielo, glor',
Kaj paco sur la ter',
De nun al homoj Di-favor'
Saviĝo kaj esper'.
Melodio: WINCHESTER OLD
Anonima, en Whole Booke of Psalmes
[t.n. Este's Psalter], red. Thomas ESTE, 1592
(MIDI TCH)