KRISTNASKO

Di' naskiĝas, forto falas

Originalo : Bóg się rodzi, moc truchleje
Angla pont-versio : God is born, great powers tremble

Teksto : Franciszek KARPIŃSKI, 18a jc.
Esperantigo : Anonima, en NV, 1985 (prilaborita en Ad)

Fonto : Ad 233

  1. Di' naskiĝas, forto falas,
    Mond-sinjoro nude tremas;
       fajro frostas, brilo palas,
       Senfinulon limoj tenas:
    Fil' de gloro en mizero;
       Vivon Morto jam strangolas.
    Vort' karniĝis sur la tero,
       inter ni kunloĝi volas.

  2. Kio grandas pli ol tero?
    Di' rezignas Sian ĝojon.
       Ne plezuro, sed sufero
       sekvas Lian homan vojon.
    Por nin savi de l' kolero
       kiel pek-ofer' Li rolas.
    Vort' karniĝis sur la tero,
       inter ni kunloĝi volas.

  3. Li, en povra stal' naskito,
    trogon havas, ne lulilon.
       Brutoj staras ĉe la lito,
       fojno kovras Dian Filon.
    Malriĉuloj kun sincero
       Lin salutas, Lin konsolas.
    Vort' karniĝis sur la tero,
       inter ni kunloĝi volas.

  4. Levu manon, Di-infano,
    nian karan landon benu,
       ke konsil' al ni kaj sano
       kaj per Vi bonfarto venu.
    Vi fortigas en espero,
       kiam Vi al ni parolas.
    Vort' karniĝis sur la tero,
       inter ni kunloĝi volas.

Melodio: BÓG SIĘ RODZI
Anonima pola melodio
(en kantaro de Michal Marcin MIODUSZEWSKI, 19a jc.)
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1